Baby Pac-Man


Baby Pac-Man

Disvolvo Bally Midway
Eldoninto Bally Midway
Dato de lanĉo 11-a de oktobro 1982
Serio Pac-Man
Platformo Arkado
Ĝenro Labirinta videoludo
Regilo stirstango
vdr

Baby Pac-Man estas hibrida labirinta videoludo kaj flipero eldonita en arkadejoj fare de Bally Midway la 11-an de oktobro 1982, naŭ monatojn post la eldono de Ms. Pac-Man.[1] La maŝino konsistas el 13-cola videoekrano super mallongigita, horizontala flipera tablo. La kombinaĵo havas proksimume la sama grandecon kiel ordinara arkadmaŝino. 7,000 unuoj estis produktitaj entute.[2]

Ludomaniero

La ludo komenciĝas sur la videoekrano, kie la ludanto kontrolas Baby Pac-Man tra labirinto.[3] Ludmekanikoj similas al tiuj de Pac-Man per tio, ke la celo estas navigi la labirinton manĝante punktojn kaj evitante fantomojn. Kontraste al pli fruaj ludoj en la serio, la labirinto de Baby Pac-Man komenciĝas sen energiĉeloj, kiuj permesas al Baby Pac-Man manĝi la fantomojn.[4]

Anstataŭe, estas du vertikalaj deklivoj ĉe la malsupra rando de la ekrano, kiuj suspendas videoludadon kaj transdonas la ludon al la flipermaŝina tablo sub la ekrano, kiam la ludanto veturas malsupren per unu el ili.[5][6]

Flipera moduso

La mekanika flipermaŝina sekcio funkcias kiel tradicia, kvankam malgranda flipermaŝina tablo. La ludanto trafas celojn per metala pilko, uzante du buton-operaciitajn ilojn. La ludanto povas gajni energiĉelojn, akiri novajn gratifikojn kaj pligrandigi sian rapidecon en la videoluda moduso.[7] Post la perdo de pilko, la ludo rekomenciĝas sur la videoekrano, sed kun la deklivoj fermitaj. La ludanto devas purigi la labirinton aŭ perdi vivon por reaperigi la deklivojn. La ludo finiĝas kiam la ludanto elĉerpas siajn vivojn.

Referencoj

  1. "Miss Conception Baby Pac-Man Bally/Midway". Joystik Magazine. April 1983. p. 11. Retrieved December 18, 2022.
  2. Baby Pac-Man. The Internet Pinball Database Presents Baby Pac-Man. Arkivita el la originalo je June 17, 2011. Alirita July 2, 2010 .
  3. Campbell, Stuart (May 2002). "Emulation Zone". PC Zone. No. 115. p. 21. Retrieved December 18, 2022.
  4. Sharpe, Rodger C. (May 1983). "Plain and Fancy Games Vie for Quarters". Electronic Games. pp. 88–89. Retrieved December 18, 2022.
  5. "Bally's Baby Pac-Man". Video Games. Vol. 1, no. 11. August 1983. pp. 34–35. Retrieved December 18, 2022.
  6. Ward, Ed, "Baby Pac may bring pinball back", Austin American-Statesman, February 1, 1983, paĝoj 10.
  7. "Pinball". Computer and Video Games. Vol. 2, no. 5. April 1983. p. 30. Retrieved December 18, 2022.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.