Astaroto


En demonologio Astaroto (dirita ankaŭ Ashtaroto, Astarot kaj Asteroth) estas, en la kristana literaturo, princo de la Infero. Li havas kvar asistantojn:
- Aamon,
- Pruslas, kiu kunlaboras kun Satano por delogi virinojn.
- Barbatoso kaj
- Rashaverak.
Priskribo
En la Infera Vortaro, Astaroto estas prezentita kiel nuda viro kun du flugilaj paroj kaj drakaj piedoj. Surkape li portas kronon, mantenas serpenton kaj rajdas lupon aŭ hundon.
Funkcio
La figuro, tamen, de Astaroto kiel demono ne estas bone difinita.
Laŭ demonologoj Astaroto estas demono de la “plejelstara hierarkio”, kiu delogas altirante al pigreco kaj vantemo. Kaj lia kontraŭuloj estas Sankta Bartolomeo kiu protektas la homojn kontraŭ liaj tentoj. [1]
- Laŭ aliaj li disvastigas matematikajn sciencojn kaj kapablas igi nevideblaj homojn kaj ilin gvidi al kaŝitaj trezoroj kaj respondi al ĉiuj demandoj.
- Iuj demonologoj subtenas ke li, laŭ diversaj okazaĵoj, en la aŭgusta monato atakas la virojn plej fortajn.
- Laŭ la spirita satanismo, Astaroto estas nepo de Belzebubo kaj, foje, estis identigita kun la diino de la fekundeco kaj kun aliaj dioj kiel Enlil kaj Enki Ea. Li kun Belzebubo kaj Satano faras, por spirita satanismo, triadon kiel indikate ankaŭ de la punktetoj ĉe la dekstra flanko de ilia sigelilo…
Astaroto en la amasfenomenoj
- En la numero 146 de Dylan Dog, Ghost Hotel, Astaroto estas la nomo de seria murdisto ĉar li allasis la signon de la sango kiel "signaturon de Astaroto".
- Lia nomo aperas en Videoludoj kiel golemo manuzanta adzon, aŭ kiel anĝelo de la morto (en videoludo Soul Calibur).
- En videoludo Final Fantasy II, Astaroto ludas anĝelo de la morto. En
Pandaemonium (filmo), Astaroto estrege ludas en la kastelo de la imperiestro.
Ne ĉiam tamen li ludas demone…
Aliaj projektoj
KOMUNA prezentas ilustraĵojn pri Astaroto: [1]
Notoj
- ↑ Vidu legendon de Sebastian Michaelis.
Bibliografio
- S. L. MacGregor Mathers, A. Crowley, The Goetia: The Lesser Key of Solomon the King (1904). 1995 reprint: ISBN 0-87728-847-X.
- Kristana literaturo.
- Passion de Barthélemy, t. II : Écrits apocryphes chrétiens, Paris, Gallimard, coll. « Bibliothèque de la Pléiade » (no 516), 2005, 2158 p. (ISBN 2-07-011388-4), p. 789-808.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.