Aspleniacoj
Soroj sur la malsupra folio de cervolanga asplenio (Asplenium scolopendrium)
| ||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
| Asplenium L. | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||

La aspleniacoj[2] (latine Aspleniaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo polipodialoj (Polypodiales). Ĝi entenas ĉirkaŭ 500 speciojn[3]. Ĝia tipa genro estas asplenio[2].
Karakterizaĵoj
La aspleniacoj havas strie aranĝitajn sorojn. La sporoj ĉiam estas fazeoloformaj. Kelkaj specioj ne nur plumultiĝas per sporoj, sed ili havas vegetativan plimutigadon per bulbidoj.
La plej multaj asplenacoj jam havas malforte dividitajn aŭ dividitan aŭ simplajn foliojn. La foliplato estas ĉe la tropikaj taksonoj de tiu familio ofte ledaj. La grandeco de la folioj estas tre diversaj (inter kelkaj centimetrojn kaj 2 metrojn), sed ĉe la plej multaj specioj relative etaj.
Disvastiĝo



La plej multaj aspleniacoj loĝas en la tropikoj. Kompare kun aliaj filikoj ankaŭ multaj specioj troviĝas en la moderaj kaj malvarmaj klimatoj.
Estas plej ofte multjaraj epifitoj aŭ rokplantoj.
Taksonomio
La aspleniacoj estas unu el la plej speciriĉaj filikofamilioj. El la 500 specioj, 22 ekzistas en Eŭropo, 12 en Germanujo. Laŭ la aŭtoroj, la familio enhavas 2 ĝis pli ol 20 genrojn. 90 % de la specioj apartenas al la genro asplenio (Asplenium).
Jen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (6 apr. 2020)[3],[4], de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
- Pteridophyta - pteridofitoj
- Polypodiales Link - polipodialoj
- Aspleniaceae Newman - aspleniacoj
- Antigramma C. Presl - antigramo
- Asplenidictyum J. Sm. - asplenidiktio
- Asplenium L. - asplenio
- Asplenosorus - asplenosoro
- Boniniella Hayata - boninielo*
- Caenopteris Bergius - cenopterido*
- Camptosorus Link - kamptosoro
- Ceterach Willd. - ceterako
- Ceterachopsis (J. Sm.) Ching - ceterakopso
- Chamaefilix Hill ex Farwell - kamefilikso
- Darea Juss. - dareo*
- Diellia Brackenridge in Wilkes - dielio
- Diplora Baker - diploro**
- Eremopodium Trevis. - eremopodio
- Holodictyum Maxon - holodiktio
- Hymenasplenium Hayata - himenasplenio**
- Loxoscaphe T. Moore - loksoskafo
- Micropodium Mett. - mikropodio*
- Neottopteris J. Sm. - neotopterido
- Phyllitis Hill - filitido*
- Phyllitopsis T. Reichstein - filitopso
- Pleurosorus Fée - pleŭrosoro*
- Schaffneria Fée ex T. Moore - ŝafnerio*
- Scolopendrium Adans. - skolopendrio*
- Tarachia C. Presl - tarakio
- Thamnopteris - tamnopterido
- Triphlebia Baker - triflebio*
- Aspleniaceae Newman - aspleniacoj
- Polypodiales Link - polipodialoj
*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Referencoj
- Alan R. Smith, Kathleen M. Pryer, Eric Schuettpelz, Petra Korall, Harald Schneider, Paul G. Wolf: A classification for extant ferns. In: Taxon. Band 55, Nr. 3, 2006, ISSN 0040-0262, S. 705–731, Abstract, Arkivigite je 2017-02-12 per la retarkivo Wayback Machine PDF-dosiero Arkivigite je 2013-01-08 per la retarkivo Wayback Machine.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


