Arthur Waley

Arthur Waley
Persona informo
Arthur Waley
Naskonomo Arthur David Schloss
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1889 (1889-08-19)
en Royal Tunbridge Wells
Morto 27-an de junio 1966 (1966-06-27) (76-jaraĝa)
en Londono
Tombo Tombejo Highgate Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj Nordĉina dialektarojapanaklasika ĉina • klasika japana lingvo • angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Rugby School
King's College Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Arthur Waley
Familio
Patro David Schloss Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj David Waley (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Alison Waley (en) Traduki (1966–1966) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Margaret Waley (mul) Traduki (duaranga kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
orientalisto
kuratoro
ĉinologo
tradukisto
verkisto
arthistoriisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo aziologio kaj ĉinologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arthur David WALEY, fakte Arthur David SCHLOSS (ĉine 亞瑟 偉利 / 亚瑟 伟利) (n. la 19-an de aŭgusto 1889 en Tunbridge Wells, Anglio ; m. la 27-an de junio 1966 en Highgate, Londono) estis brita orientalisto, ĉinologo kaj tradukisto.

Li estis konata pro siaj majstraj tradukoj de ĉina kaj japana poezio kaj literaturo kaj klasika ĉina filozofio, tradukoj kiuj influis okcidentan ĉinologion kaj modernan anglan poezion.

Verkado

Waley produktis ampleksan korpuson de tradukverko. Liaj verkoj inkluzivas la antologion de klasika ĉina poezio, Li Bai, la Daodeĝing, la Analektoj de Konfuceo, kaj la popularan romanon Xiyouji (Pilgrimado al la Okcidento), kiu rakontas pri la monaĥo Xuanzang kaj la Simio-Reĝo Sun Wukong, el la ĉina. Li tradukis la plej gravan klasikan japanan romanon, La Rakonto de Genĝi (Genĵi monogatari) de Murasaki Shikibu, kaj La Kapkusena Libro (elekto) de Sei Shōnagon el la japana. Liaj anglaj tradukoj servis kiel modeloj por pliaj tradukoj en aliajn eŭropajn lingvojn. Lia verko La No-teatraĵoj de Japanio, estis entuziasme ricevita de Kurt Weill kaj Bertolt Brecht. Lia traduko de Taniko, aŭ La Ĵeto en la Valon, fariĝis la bazo por la didaktika teatraĵo La Jes-Diranto. Hodiaŭ, la tradukoj de Waley mem estas konsiderataj grava parto de la angla literaturo, kaj en la kazo de Genji Monogatari ekzistas eĉ (laŭ Ivan I. Morris) voĉoj, kiuj konsideras lian tradukon pli sukcesa ol la originalo.

Verkaro (elekto)

Tradukoj

Emakimono revolva pentraĵo de La Rakonto de Genji (ch. 5 – 若紫 "Juna Murasaki") de Tosa Mitsuoki, (1617–91)
Li Bai je Promenado, de Liang K'ai (1140–1210)

Originalaj verkaĵoj

  • Introduction to the Study of Chinese Painting, 1923
  • The Life and Times of Po Chü-I, 1949
  • The Poetry and Career of Li Po, 1950 (kun kelkaj originalaj tradukoj)
  • The Real Tripitaka and Other Pieces, 1952 (kun kelkaj originalaj kaj antaŭe publikigitaj tradukoj) The Opium War through Chinese Eyes, 1958
  • The Secret History of the Mongols, 1963 (kun originalaj tradukoj)

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Nienhauser, William H. "Introduction." In: Nienhauser, William H. (editor). Tang Dynasty Tales: A Guided Reader. World Scientific, 2010. (ISBN 9814287288), 9789814287289. p. xv.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.