Antboy
| Antboy - la venĝo de la ruĝa furio | |
|---|---|
| filmo | |
| Originala titolo | Antboy: Den Røde Furies hævn |
| Produktadlando | |
| Originala lingvo | dana |
| Kina aperdato | 2013 |
| Daŭro | 77 minutoj |
| Ĝenro | junulara filmo, superheroa filmo |
| Reĝisoro(j) | Ask Hasselbalch |
| Produktisto(j) | Eva Jakobsen • Lea Løbger • Birgitte Hald |
| Scenaro | Nikolaj Arcel • Torbjørn Rafn • Anders Ølholm |
| Filmita en | |
| Muziko de | Peter Peter |
| Ĉefrolantoj | Oscar Dietz |
| Produktinta firmao | Nimbus Film |
| Honorigoj | Robert Award for Best Children's Film • Robert Award for Best Visual Effects |
| IMDb | |
Antboy (la angla nomo "Antboy" - formika knabo - estas la nomo de la titulara knaba superheroo) estas dana junulara filmo el 2013 - en la germana traduko la filmo ricevis la titolon "Antboy: Der Biss der Ameise" ("Antboy: la mordo de la formiko"). Reĝisoris la filmon Ask Hasselbalch, laŭ scenaro de Anders Ølholm. Temas pri la unua filmo en serio pri imagita knaba superheroo Antboy, kiuj baziĝas sur porinfanaj romanoj de Kenneth Bøgh Andersen - dua seria filmo, farita unu jaron pli poste, nomiĝas Antboy: Den Røde Furies hævn, ""Antboy: la venĝo de la ruĝa furio". Ĉefrolulo estas la infana aktoro Oscar Dietz, en momento de filmado 12-jara (intertempe 25-jaraĝa). La filmo premieris la 7-an de septembro 2013 en la internacia filmfestivalo de Toronto, kaj en Danio unuafoje prezentiĝis la 3-an de oktobro de la sama jaro, en la filmfestivalo BUSTER por infanoj kaj adoleskuloj (dane BUSTER Filmfestival for Børn og Unge, nomata laŭ la knaba ĉefrolo de la filmo "mondo de Buster" de 1984). En 2014 la filmo ricevis la danan filmpremion Robert kaj por la plej bona dana porinfana kaj porjunulara filmo, kaj por la plej bonaj vidaj efektoj.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

