André Masson
| André Masson | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | André Aimé Masson |
| Aliaj nomoj | Masson, Andre |
| Naskiĝo | 4-an de januaro 1896 en Balagny-sur-Thérain |
| Morto | 28-an de oktobro 1987 (91-jaraĝa) en 4-a arondismento de Parizo |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Francio |
| Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj |
| Memorigilo | |
| Familio | |
| Infano | Diego Masson (en) |
| Okupo | |
| Okupo | pentristo ilustristo akvafortisto teatra dekoraciisto litografisto desegnisto skulptisto dezajnisto presgravuristo grafikartisto |
| Verkoj | Q2997931 |
André-Aimé-René MASSON (naskiĝinta la 4-an de januaro, 1896 - mortinta la 28-an de oktobro, 1987) estis franca artisto.
Masson naskiĝis en Balagny-sur-Thérain, proksime al Senlis en Pikardio, sed kreskis en Belgio. Li studis arton en Bruselo kaj Parizo. Li batalis por Francio en la Unua Mondmilito kaj estis serioze vundita.

La pli malfruaj verkaĵoj de Masson montras intereson pri kubismo. Li pli malfrue kuniĝis kun Superrealismo, kaj li estis unu el la plej entuziasmaj uzintoj de aŭtomata desegnado, farinte nombron da aŭtomataj verkaĵoj per plumo kaj inko. Masson ofte trudis sin labori sub severajn kondiĉoj, ekzemple, post longaj periodoj de tempo sen nutraĵo aŭ dormo, aŭ sub la influoj de drogoj. Li kredis je trudi sin en reduktitan staton de konscio helpus lian arton esti libera el racia kontrolo, kaj tiel proksimiĝus al la funkciadoj de lia subkonscia menso.
Ekde ĉirkaŭ 1926 li eksperimentis per ĵeti sablon kaj gluaĵon sur kanvaso por fari oleajn pentraĵojn bazitajn ĉirkaŭ la formoj kiuj formiĝis. Antaŭ la fino de la 1920-aj jaroj, tamen, li ektrovis aŭtomatismon iome restriktanta, kaj li forlasis la superrealisman movadon kaj turnis sin anstataŭ al pli strukturita stilo, ofte produktinte verkaĵojn kun perforta aŭ erotika temo, kaj farinte nombron da pentraĵoj en reago al la Hispana Enlanda Milito (li kuniĝis denove kun la Superrealistoj dum la fino de la 1930-aj jaroj).
Sub la okupado germana de Francio dum la Dua Mondmilito, lia verko estis kondamnita per la Nazioj kiel degenerinta. Kun la helpo de Varian Fry en Marsejlo, Masson eskapis la nazia reĝimo sur ŝipo al la franca insulo Martiniko, el kie li kontinuis per iri al Usono. Je alveno en Novjorko, Usono, doganaj oficistoj inspektinte la pakaĵojn de Masson, trovis kaŝitan aron de liaj erotikaj desegnaĵoj. Denuncinte ilin kiel pornografia, ili disŝiris ilin antaŭ la okuloj de la artisto.
Loĝinte en New Preston, Konetikuto, liaj verkaĵoj fariĝis grava influo je amerikaj abstraktaj ekspresionistoj. Post la milito, li reiris al Francio kaj ekloĝis en Aikso Provenca kie li pentris nombron da pejzaĝoj.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

