Andry Rajoelina
Andry Nirina Rajoelina estas madagaskara komercisto kaj politikisto. Li naskiĝis la 30-an de majo 1974 en Madagaskaro, do nun estas 50-jara. Ekde la senpotencigo de la antaŭa prezidanto Marc Ravalomanana la 17-an de marto 2009 li estas la memdeklarita transira ŝtata prezidanto de Madagaskaro. De decembro 2007 ĝis februaro 2009 li estis urbestro de la ĉefurbo Antananarivo kaj ĝis marto 2009 la plej grava opozicia gvidanto de la lando. En aprilo 2013, li anoncis sian volon kandidatiĝi en la prezidenta baloto de 2013. La madagaskara balotkortumo tamen nuligis la kandidatecon la 17-an de aŭgusto 2013 pro malrespektoj de la balotkodekso, konforme al peto de UN-observantoj. La baloto estis jam plurfoje prokrastita kaj laŭ informa stato fine de aŭgusto okazu la 25-an de oktobro 2013.[1] En junio 2023, la revelacio de franca nacieco kaŭzis la malfermon de parlamenta enketo, sekvita per la demandado de la Alta Konstitucia Kortumo fare de grupo de civitanoj de la madagaskara diasporo en Francio.[1]. Referencoj |