Aldo Capitini
| Aldo Capitini | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 23-an de decembro 1899 en Peruĝo | |
| Morto | 16-an de oktobro 1968 (68-jaraĝa) en Peruĝo | |
| Tombo | Cimitero monumentale di Perugia (en) | |
| Lingvoj | itala vd | |
| Ŝtataneco | Italio (1946–1968) Reĝlando Italio (–1946) | |
| Alma mater | Scuola Normale Superiore. Classe di Lettere e Filosofia (en) Scuola Normale Superiore. Classe di Lettere e Filosofia (en) | |
| Subskribo | ||
| Profesio | ||
| Okupo | filozofo partizano poeto pedagogo universitata instruisto politikisto | |
| Laborkampo | filozofio, politiko, literaturo kaj pedagogio | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Aldo Capitini (Peruĝo, 23-a de decembro 1899 - Peruĝo, 19-a de oktobro 1968) estis itala filozofo, inter la unuaj subtenantoj en Italio de neperforto laŭ la instruado de Gandhi.
Biografio
Aldo Capitini naskiĝis en Peruĝo en neriĉa familio. La patro estis urba oficisto kaj la patrino estis kudristino.
Oni taksis lin ne sufiĉe sana por la milito, do li ne partoprenis al la Unua Mondmilito. Dum la jaroj de la milito kaj en la postaj jaroj, li legis multe da libroj kaj, inter la aliaj, ĉiuj de Gandhi, kiuj igis lin vegeterana kaj ema al neperforto.
En 1924, li gajnis stipendion ĉe fama universitato, la Scuola Normale (="Porinstruista Lernejo") de Pizo, kie li iĝis sekretario en 1930. Li perdis tiun taskon en 1933 ĉar li ne akceptis aliĝi al partio faŝisma.
En 1937 estis eldonita lia libro Elementi di un'esperienza religiosa ("Elementoj de religia sperto"), kiu enhavis kritikojn al faŝismo. Dum la Dua Mondmilito, Capitini estis arestita du fojojn.
Post la milito, Capitini malakceptis aliĝi al iu ajn partio, eĉ al Partito d'Azione, kiu estis inspirata de lia verko, kaj preferas krei novajn movadojn:
- la Centroj de Socia Orientiĝo (COS), celantaj la liberan politikan diskuton inter civitanoj kaj komunumaj estraranoj
- la Centroj de Religia Orientiĝo (COR), celantaj la liberan religian diskuton inter religiuloj kun malsamaj kredoj
- la Centro por Neperforto, fondita okaze de la 4-a datreveno de la morto de Gandhi (1952)
La 24-a de septembro 1961 (dimanĉe), li aranĝis la Marŝon por la Paco de Peruĝo al Asizo.
Capitini mortis en 1968. Li neniam edziĝis.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

