Alavivo

Alavivus
rex Visigothorum
(323-376)
Venko de la gotoj, estritaj de Fritigerno, dum la batalo de Adrianopolo.
Venko de la gotoj, estritaj de Fritigerno, dum la batalo de Adrianopolo.
Persona informo
Naskiĝo 323
en Romia Imperio
Morto 376
en Marcianopolo, Moezio, Bulgario
Ŝtataneco gotoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

AlavivoAlavivus estis tervinga komandanto dum la enirado de sia popolo en la Romian Imperion. Liaj originoj estas necertaj. Li unue aperas en 376, kiam li gvidis intertraktadojn kun imperiestro Valento (reginte 364–378) por ke lia popolo estu loĝigita en la imperiaj domajnoj.

Sur romia grundo, la tervingoj suferis multajn provojn pro la mistraktado fare de romiaj oficistoj. Alavivo kaj Fritigerno estis invititaj al repaciĝa bankedo en Marcianopolo fare de generalo Lupicino (f. 368-377), sed pro tumultoj kaŭzataj de kelkaj malsatantaj gotoj, Alavivo estis mortigita aŭ malliberigita kaj Fritigerno mallarĝe eskapis.

Kunteksto

Mapo de la Mezio.
Batalo de Adrianopolo inter gotoj kaj romianoj, okazinta en la 10-a de aŭgusto 378.
Gotoj prepariĝas por batalo.
Gutiuda la lando de la visigotoj.
Atanariko kaj Valento sur la Danubo, 1860, Eduard Bendemann (1811-1889).
Mapo de la Romia Imperio montrante la administrajn dividojn en diocezojn kaj provincojn, same kiel la plej gravajn urbojn. Tie ankaŭ videblas la Unua kaj Dua Mezioj.
Ulfilo parolas pri la evangelio al la Gotoj.

Antaŭ la fino de la 360-aj jaroj, la tervingoj suferis la malbonojn de civila milito. La reĝo Fritigerno aperis kiel rivalo de la juĝisto Atanariko kaj defendanto de la por-romia kaj por-kristana politiko, ĉar, laŭ la historiisto Sozomeno, li estis katolika kaj tial kontraŭstaris la persekuton lanĉitan kontraŭ la kristanoj sub Atanariko. Meze de la 370-aj jaroj, la hunaj invadoj kreis novajn tumultojn inter la Tervingoj, kie la invadantoj premis ilin milite kaj devigis la Grutungojn, alian branĉon de la Gotoj, moviĝi al la Tervinga limo.

Malgraŭ sia malvenko en la civila milito kontraŭ Fritigerno, Atanariko ankoraŭ estis komandanto de la plejparto de la Tervingoj kaj kunmetis armeon por alfronti la invadantojn. Uzante tion kiel pretekston, Fritigerno rifuzis sendi plifortikigojn al la ekspedicio.

Ĉi tio kondukis al la malvenko de la fortoj de Atanariko, kiuj estis devigitaj retiriĝi al Kaŭkalando,[1] samtempe generante krizon rezultantan en la huna detruo. Ĉi tiu ruinigo estus plue pligravigita pro la detruo rezultanta de antaŭaj konfliktoj.

Vivo

Liaj originoj estas necertaj. Garcia Moreno sugestis, surbaze de la onomastiko je lia nomo, ke li havis rilatojn kun la baltinga dinastio, eble kiel proksima parenco de Atanariko, dum la aŭstra historiisto Herwig Wolfram konsideris lin la patro de la estonta reĝo Alariko (reg. 395–410).

Li unuafoje aperas dum la somero de 376, kiam Fritigerno persvadis multajn el la sekvantoj de Atanariko forlasi lin kaj poste proponis al la Tervingoj peti helpon de la Romanoj. Alavivo estas citita kiel la gvidanto de la intertraktadoj kiu sekviĝis, eble pro lia pli alta aristokrata statuso.

La romia historiisto Amiano Marĉelino, ĉe lia menciado, stiligas lin kiel dukon. Herwig Wolfram konsideras, ke, kvankam ne menciita, li certe estis reĝo.

Alavivo kaj Fritigerno akiris permeson de imperiestro Valento (reĝis 364–378), kiu jarojn antaŭe helpis Fritigernon en la Tervinga civita milito, por ekloĝi en la imperio kiel "dediticios" ("petegantoj" aŭ "kapitulaciantoj"), sed ne antaŭ ol certigi, ke ilia popolo estus tute konvertita al Arianismo antaŭ ol transiri la Danubon.

Laŭ la respondo de Valento, kiu tiutempe estis en Antioĥio, ili estus ekloĝintaj en la Moesia Secunda ("Dua Mezio aŭ Malsupra Mezio") kaj Dacia Ripensis (nuna Bulgario) kaj ricevus romian helpon dum sia migrado trans la riveron kaj antaŭ ol iĝi memsufiĉaj kaj kapablaj zorgi pri sia propra vivtenado.

Ĉar li militis kontraŭ la Sasanida Imperio, Valento esperis rekruti grandan parton de la Tervingoj kiel soldatojn por fortikigi la orientajn urbojn, dum oni atendis, ke la ceteraj estus ekloĝintaj kiel farmistoj kaj do ili pagus impostojn.

La plano, tamen, finfine malsukcesiĝis. La enmigrintoj transiris proksime de Durostorum (nuntempe Silistra, Bulgario) kaj ilia nombro multe superis la atendatan kvanton, igante la kolektitajn provizojn nesufiĉaj (la primezepoka sciencisto Kelly DeVries sugestas provizojn por 50 mil homoj), situacio plimalbonigita pro la prokrasto de preskaŭ du monatoj por la alveno de la imperia respondo el la Oriento.

Aliokaze, profitante la sekvan malsategon sentitan de la ĵusalvenintoj, la romiaj oficistoj Lupicino kaj Maksimo akiris konsiderindan monon vendante malgrandajn kvantojn da manĝaĵo kaj hundkadavroj kontraŭ la sklavigo de tervingaj infanoj, inkluzive de tiuj kun nobla origino.

Kiel maniero kontroli la maltrankvilajn tervingajn kontingentojn, Lupicino ordonis, ke la trakiaj trupoj estu direktitaj por eskorti la enmigrintojn al tendaro proksime de Marcianopolo.

En Marcianopolo, probable aŭtune de 376 aŭ vintre de 376/377, Lupicino alvokis Fritigerno kaj Alavivo por repaciga bankedo. Dum la kunveno, grupo de malsatantaj gotoj atakis la ĉirkaŭaĵojn de la setlejo, kaj la romia oficiro, interpretante ĝin kiel puĉon, ordonis al siaj viroj mortigi la gardistojn de la Tervingaj gvidantoj.

Laŭ Jordanes, meze de la konfuzo, Alavivo estis mortigita dum Fritigerno eskapis, tamen, laŭ Marĉelino, Alavivo estis kaptita kaj Fritigerno sukcesis konvinki Lupicinon lasi lin iri sub la preteksto trankviligi sian popolon.[2]

Referencoj

  1. Kaŭkalando estis antikva regiono en Orienta Eŭropo dum la malfrua romia periodo, karakterizita per ĝia kruda tereno kun altaj montoj kaj densaj arbaroj, servante kiel strategia fortikaĵo por gotikaj triboj.
  2. Portugala Vikipedio

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.