Afrika tuberfabo
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Sphenostylis stenocarpa (HOCHST. ex A.RICH.) HARMS | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La afrika tuberfabo (Sphenostylis stenocarpa) estas plantspecio en la subfamilio Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la fabacoj (Fabaceae). La planto hejmiĝas en la tropika Afriko. La utilplanto estas proksime parenca al vico de aliaj „fabo kaj fazeoloj “
Priskribo
La afrika tuberfabo estas volvanta herba planto. La tigo kreskas ĝis longeco de 2 kaj 3 metrojn. La floroj estas dusimetriaj. La 25 ĝis 30 cm longa, iomete ligna guŝoj havas 20 ĝis 30 semojn. La semoj havas longecon de ĉ. 5 mm kaj diametro de ĉ. 1 mm. Ili estas lentforme ovalaj.
Disvastigo
La afrika tuberfabo kreskas en la tuta tropika Afrika kaj estas kultivata en Centrafriko kaj Okcidentafriko (Eburbordo, Ganao, Togolando, Gabono, la du Kongoloj kaj en parto de Orientafriko (ekzemple Etiopio). La planto estas precipe kultivata en la suda parto de Nigerio, kie ĝi nomiĝas girigiri. Ĝi toleras acidajn kaj sablajn grundojn kaj kreskas ĝis altecoj de 1800 metroj. La planto devas havi humide varman klimaton.
Uzado kaj enhavosubstancoj
Kaj la semoj kaj la tuberoj estas manĝeblaj.
La afrika tuberfabo evoluiĝas ĉe la radikoj 5 ĝis 7,5 cm longaj kaj 50 ĝis 300 g pezaj tuberoj, kiuj similas al longecajn batatojn, sed havante la duoblan kvanton da proteino kiel batato. La tuberoj havas protein-enhavon de 11 ĝis 19 % kaj karbonhidrat-enhagvon de 63 ĝis 73 % kaj 3 % faibroj. Je planto oni rikoltas duonan kilogramon da radikoj.
La semoj estas bongustaj kaj estas preferataj al aliaj semoj kaj legomoj en Okcidentafriko. Ili enhavas 21 ĝis 29 % da proteino, kiuj similas al sojfabo rilate la procentaĵo de lisino kaj metionino. La semoj enhavas ĉ. 50 % de karbonhidratoj kaj 5 ĝis 6 % de fibroj. Oni rikoltas ĝis 2000 kg da guŝoj po hektaro.
La sekigitaj semoj estas ordinare trampitaj en akvo kaj post kuiritaj dum pluraj horoj. Kiel almanĝaĵoj taŭgas ignamo, rizo, maizo aŭ en supoj. La tuberoj estas uzataj krudaj aŭ kuiritaj kiel terpomoj, ankaŭ la gusto estas simila.
La planto ankaŭ estas ornamplanto.
Literaturo
- National Research Council (U. S.): Tropical Legumes: Resources for the Future. (Paperback) Books for Business, 2002. ISBN 0-89499-192-2. S. 27-32.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


