Metionino
| Metionino | |||
| Plata kemia strukturo de la Metionino | |||
| Tridimensia kemia strukturo de la Metionino | |||
| Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
| Kemia formulo | |||
| CAS-numero-kodo | 59-51-8 | ||
| ChemSpider kodo | 853 | ||
| PubChem-kodo | 6137 | ||
| Merck Index | 15,6047 | ||
| Fizikaj proprecoj | |||
| Aspekto | blanka kristala pulvoro | ||
| Molmaso | 149.208 g·mol−1 | ||
| Denseco | 1.340g cm−3 | ||
| Fandpunkto | 281 °C | ||
| Acideco (pKa) | 9.21[1] | ||
| Solvebleco | Akvo:48 g/L | ||
| Mortiga dozo (LD50) | 36000 mg/kg (buŝe) | ||
| Sekurecaj Indikoj | |||
| Riskoj | R33 | ||
| Sekureco | S24 S25 | ||
| Pridanĝeraj indikoj | |||
| Danĝero
| |||
| GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
| GHS Damaĝo-piktogramo | |||
| GHS Signalvorto | Averto | ||
| GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H319, H335, H341[2] | ||
| GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P261, P264, P270, P271, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) | |||
La aminoacido metionino (simbolo Met aŭ M) aperas en du spegulizomera (ĥiraleco) formo. La L-metionino estas esenca por la homo, proteinogena aminoacido, kiu nomiĝas ankaŭ post IUPAC kiel Alfa-Amino-Gama-metiltiobuteracido. Entute ekzistas nur du aminoacidoj (ambaŭ hidrofoboj), kiuj ligas sulfuron (metionino kaj cisteino). Ĉe metionino, la sulfuro estas ligita tra Tioetera ligo kaj pro tio ĝi estas malpli reakciema.
La kemia formulo estas C5H11NO2S. CH3-S-CH2-CH2-CH-NH2-COOH
La homa taga bezono estas ĉ. 1-2 gramoj.
Metionino estas grava kiel metilgrupo-donanto ( CH3) por la biosintezo de ĥolino, kreatino, adrenalino, karnitino, nukleaj acidoj kaj histidino, taŭrino.
La materialŝanĝe aktiva formo de metionino estas S-adenozila metionino (SAM), kiu troveblas fakte en ĉiu korpa histo kaj likvaĵoj.
Metionino estas sulfurentena.
Troviĝejoj
Metionino troviĝas n multaj manĝaĵoj. Oni trovas tion antaŭ ĉio en fiŝoj (salmo,garnelo), karno kaj legomo (brokolo, verda pizo, brusela brasiko, spinaco), ovo, plengrajna pano kaj rizo.
Sintezo
Metionino estas sintezita el cisteino kaj homoserino. La industria sintezo okazas el petrokemiaj materialoj kiel propeno, sulfuro, metano kaj amoniako. Laŭ la kutima procedo, oni produktas la interproduktojn HCN (blua acido), akroleino kaj metilmerkaptano, kies iompostioma kunligo donas aminoacidon.
Malkonstruo
La - por proteina sintezo – ne necesa metionino estas malkombinita per cistationin-sintetazo al cisteino. La malaktiveco de tiu enzimo kaŭzas homocistinemion, urinadon de homocistino kaj same remetiligon de homocisteino al metionino.
Medicina apliko
Oni uzas metioninon ĉe infekto de la urinaj vojoj por eviti denovan infektadon. La akcepto de metionino igas la pH-valoron de urino acida, kio malebligas la setliĝon de la bakterioj kaj same la estiĝon de la fosfataj ŝtonoj en la renoj.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- http://www.hcusupport.com/diet.htm Arkivigite je 2015-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.compchemwiki.org/index.php?title=Methionine Arkivigite je 2005-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.chemie.fu-berlin.de/chemistry/bio/aminoacid/met_en.html Arkivigite je 2006-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.chemie.fu-berlin.de/chemistry/bio/aminoacid/met.html Arkivigite je 2006-02-25 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.