Afrika Banko por Disvolviĝo
La grupo de la Banko por Afrika Disvolviĝo aŭ Afrika Banko por Disvolviĝo (AfDB) estas multflanka financa institucio por disvolvigo establita por kontribui al la ekonomia disvolvigo kaj socia progreso de afrikaj landoj. La ABD estis fondita en 1964 kaj enhavas tri entojn: nome la Afrika Banko por Disvolviĝo, la Afrika Fonduso por Disvolviĝo kaj la Niĝeria Fidata Fonduso. La misio de ABD estas lukti kontraŭ la malriĉo kaj plibonigi la vivkondiĉojn en la kontinento pere de la helpo al la investado de publika kaj privata kapitaloj en projektoj kaj programoj kiuj estas intencitaj por kontribui al la ekonomia kaj socia disvolvigo de la mondoregiono.[1] La ABD estas financa liveranto al la afrikaj registaroj kaj al privataj entreprenoj por investadi en la membraj landoj de la mondoregiono. Dum ĝi havis origine sidejon en Abiĝano, Eburbordo, la sidejo de la banko translokiĝis al Tunizo, Tunizio, en 2003, pro la enlanda milito en Eburbordo; antaŭ revenin en Septembro 2014.[2] Referencoj
Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
|