Adolphe Sax
| Adolphe Sax | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 6-an de novembro 1814 en Dinant, Namuro |
| Morto | 7-an de februaro 1894 (79-jaraĝa) en 9-a arondismento de Parizo |
| Tombo | Tombejo de Montmartre |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Francio (1869–) Belgio (1830–) Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj (–1830) |
| Alma mater | Reĝa Konservatorio de Bruselo |
| Memorigilo | |
| Familio | |
| Patro | Charles-Joseph Sax (en) |
| Okupo | |
| Okupo | muzikilfaristo muzikinstruisto muzikisto inventisto universitata instruisto |
Adolphe SAX, efektive Antoine Joseph Sax, (naskiĝis la 6-an de novembro 1814 en Dinant ĉe la bordo de Mozo, mortis la 7-an de februaro 1894 en Parizo) estis belga instrumentkonstruisto, la inventisto de la saksofono kaj saksofonisto.
La patro de Charles Joseph Sax estis artlignaĵisto. Li translokiĝis en la jaro 1835 al Bruselo, kie li malfermis sian propran instrumentkonstruejon.
Vivo
Adolphe Sax estis unu el dek unu gefratoj. Li vizitis la konservatorion en Bruselo kaj tie studis fluton, klarneton, kantadon kaj harmonion. Lia unua memstara laboro kiel instrumentokonstruisto en la lignaĵejo de sia patro estis perfektigo de klarneto kaj basklarneto en la jaro 1840.
Sen rimedoj (lia patro foruzis multe da mono por eksperimentoj kaj ricevis plurfoje subtenon de la registaro) Sax iris en la jaro 1842 al Parizo kaj kunportis kiel sola rekomendo ekzempleron de la de li inventita komplete nova instrumento, la sopransaksofono. Li baldaŭ akiris la atenton de diversaj personoj de la muzikista mondo de Parizo, nome de Jacques Fromental Halévy, Daniel-François-Esprit Auber kaj aliaj. Precipe en la persono de Hector Berlioz li trovis aktivan subtenanton al kiu baldaŭ aliĝis sponsoroj.
Literaturo
- Sax, Mule & Co, Jean-Pierre Thiollet, H & D, Paris, 2004 (ISBN 2 914 266 03 0)
Vidu ankaŭ
Fonto
Tiu ĉi artikolo baziĝas sur traduko el la teksto Adolphe Sax de la germana vikipedio.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

