Adolphe Robert
| Adolphe Robert | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Ernest Adolphe Robert |
| Naskiĝo | 17-an de januaro 1833 en Melun |
| Morto | 23-an de decembro 1899 (66-jaraĝa) en 12-a arondismento de Parizo |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Francio |
| Okupo | |
| Okupo | historiisto biografo |
| Verkoj | Dictionnaire des Parlementaires français de 1789 à 1889 |
Ernest Adolphe Robert estis franca historiisto kaj biografiisto naskiĝinta la 17-an de januaro 1833 en Melun[1], kaj mortinta la 23-an de decembro 1899 en la 12-a arondismento de Parizo[2].
Biografio
Adolphe Robert partoprenis unu el la ribeloj, kiuj sekvis la puĉon de la 2-a de decembro 1851 fare de Louis-Napoléon Bonaparte. Li estas menciita kiel membro de la ribeluloj en Clamecy. Juĝita antaŭ militista escepta tribunalo, li estis enkarcerigita en Nanto, kie li sukcese eskapis por fuĝi direkte al Anglio.
La 6-an de aprilo 1863, li tamen estis arestita en Bulonjo-ĉe-Maro, kaj devis prezenti sin antaŭ la loka pena tribunalo la 10-an de junio pro la jena motivo : « Enkonduko en Francion de granda nombro de ekzempleroj de anonima broŝuro titolita "Letero al Kuglo", incitante malamon kaj malestimon de la imperia registaro, kaj la murdon de Lia Moŝto la Imperiestro, intrigoj kaj komplotoj kondukitaj kaj interne kaj eksterlande, cele al la maltrankviligo de publika paco ».
Adolphe Robert konfesis uzi falsan identecon okaze de sia aresto, sed ankaŭ la propravolan enkondukon en Francio de tiuj presaĵoj, kiujn li kaŝis en la duobla fundo de lia vojaĝa kofro. Li estis kondamnita al du jaroj de enkarcerigo[3].
Verkoj
Adolphe Robert estas, kune kun Gaston Cougny, unu el la aŭtoroj de la 5-voluma Vortaro de la francaj parlamentanoj (france Dictionnaire des parlementaires français) (Parizo, Edgar Bourloton, 1889-1891.).
Li cetere kunlaboris al la verkado de historia kaj biografia vortaro de la franca revolucio kaj de la Unua Imperio (france Dictionnaire historique et biographique de la Révolution et de l'Empire) fare de Jean-François Robinet.
Referencoj
- ↑ Archives de Seine-et-Marne, commune de Melun, acte de naissance 31, année 1833 (vue 214 /342)
- ↑ Archives de Paris en ligne, acte de décès n°5218 du 25/12/1899 à Paris 12e, V4E9432 (vue 10/25)[rompita ligilo]
- ↑ Gazette des Tribunaux', n° du 13 juin 1863
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

