Adidas
| Adidas | ||
|---|---|---|
| Adidas | ||
| entrepreno publika kompanio | ||
| Dum | julio 1924 - nekonata/nuntempe | |
| Antaŭulo | Dassler Brothers Shoe Factory | |
| Jura formo | germania akcia kompanio (Aktiengesellschaft) | |
| Fondita | 18-a de aŭgusto 1949 | |
| Fondintoj | Adolf Dassler vd | |
| Sidejo | Herzogenaurach, Bavario, Germanio | |
| Lando | Germanio | |
| Estr(ar)o | Herbert Hainer (estrara prezidanto) | |
| Dungitoj | 55 555 (fine de 2015) | |
| Spezosumo | 16,92 miliardoj da Eŭroj (fine de 2015) | |
| Agokampo | sportaj ŝuoj, vestoj kaj akcesoraĵoj | |
| sporta vestaĵo • piedvesto • sporta ekipaĵo • persona prizorga produkto | ||
| ISIN-kodo | DE000A1EWWW0 | |
| filiaj kompanioj | adidas Runtastic • TaylorMade Golf Company • Ashworth • Adidas • Adidas (Canada) vd | |
| Posedataj kompanioj | FC Bayern München AG • Five Ten Footwear • Adams Golf • adidas Runtastic • Adidas • Yohji Yamamoto • Adidas Originals vd | |
| TTT | www.adidas-group.com | |
Adidas AG (germana prononco: [ˈadiˌdas], stiligita kiel ɑdidɑs kun vortokomenca minusklo) estas germana transnacia firmao kiu desegnas kaj fabrikas sportajn ŝuojn, vestojn kaj akcesoraĵojn kun sidejo en Herzogenaurach, Bavario. Ĝi estas la plej granda porsporta fabrikanto en Eŭropo kaj la dua plej granda en la mondo.[1]
Ĝi estas la flagkompanio de la grupo Adidas, kiu krome konsistas el la porsporta kompanio Reebok, la golf-kompanio TaylorMade-Adidas (inkluzive de la marko Ashworth), 9 procentaĵoj el la futbala teamo FC Bayern München kaj el Runtastic, aŭstria entrepreno por teknologio de ekzercado. En 2015 la firmao havis enspezojn de 16,92 mil milionoj da eŭroj.[2]

Adidas estis registrita la 18-an de aŭgusto 1949 fare de Adolf Dassler, sekve al disigo de familia entrepreno Gebrüder Dassler Schuhfabrik de li kaj de lia pli aĝa frato Rudolf.[3] Rudolf estis kreinta jam la firmaon Puma, same pri sportaj ŝuoj kaj vestaĵoj, kiu rapide iĝis la negoca rivalo de Adidas kaj havis sidejon ankaŭ en Herzogenaurach. La desegnoj de la vestoj kaj ŝuoj de tiu kompanio tipe montras tri paralelajn striojn, kaj la sama motivo estis aligita al lal nuna oficiala logo de Adidas.[4][5] La firmaa nomo estas plej ofte minuskle skribita, kun minuskla "a".[6]
Kiel ĉe multaj aliaj firmaoj Adidas forte partoprenas en subvenciado kaj respektiva propagando kaj reklamado en sportaj eventoj.
Referencoj
- ↑ artikolo "Adidas, Deutsche Telekom, Infineon: German Equity Preview". Bloomberg la 16-an de januaro 2008, arkivigita el la originalo la 6-an de novembro 2012, alirita la 5-an de oktobro 2016 (angle)
- ↑ jara raporto de 2015, en la retejo adidas-group.com, alirita la 5-an de oktobro 2016 Arkivigite je 2017-03-30 per la retarkivo Wayback Machine (germane)
- ↑ historio de la grupo Adidas, en la retejo adidas-group.com, alirita la 5-an de oktobro 2016 Arkivigite je 2015-02-08 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Smit, Barbara (2007). Pitch Invasion, Adidas, Puma and the making of modern sport. Penguin. p. 44. ISBN 0-14-102368-6.
- ↑ Chadwick, Simon; Arthur, Dave (2007). International cases in the business of sport. Butterworth-Heinemann. p. 438. ISBN 0-7506-8543-3.
- ↑ "The History of Adidas | On This Day In Fashion". onthisdayinfashion.com. [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2015-10-16.
Vidu ankaŭ
- Adidas Brazuca, oficiala futbal-pilko por la Futbala Mondpokalo 2014
- Adidas Al Rihla (pilko), oficiala futbal-pilko por la Futbala Mondpokalo 2022
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

