Ĉi tiu artikolo temas pri abundeco de elementoj (laŭ atomnumero) en la terkrusto. Por abundeco de izotopoj ene de elementoj rigardu la paĝon Natura abundeco.
Estas konataj ĉirkaŭ 90 naturaj kemiaj elementoj. Ilia abundeco (aŭ atomfrakcio) en la terkrusto multe diferencas. Ankaŭ la abundeco en la terkrusto diferencas de ilia abundeco en la tuta Tero kaj denove de ilia abundeco en universo.
La plej raraj elementoj sur la terkrusto (flave markitaj) ne estas la plej pezaj, sed la siderofilaj (transiraj elementoj kun alta denseco) elementoj en la tabelo pri klasifikado de Goldschmidt pri la elementoj. Ĉi tiuj elĉerpiĝis pro tio ke ili estis relokigitaj en la profundaĵoj de la ternukleo. Ilia abundo en meteoroidoj estas pli granda. Krom tio, Te kaj Se elĉerpiĝis el la terkrusto pro la formado de volatilaj hidridoj.
La malsupra tabelo montras la abundecon de la kemiaj elementoj sur la terkrusto. La kvantoj montras la procentaĵojn aŭ partojn en milionoj (angle: ppm) laŭ la maso, ekzemple: 10 mil ppm egalvaloras al 1%.
Rimarku ke la kvantoj estas hipotezaj, kaj ili varias laŭ la fontoj aŭ metodo pri taksado. La grandordo de la datumoj ekzistantaj utilas nur por doni ideon pri la informo.
↑Commodity Statistics and Information. USGS. Ĉiuj produktokvantoj rilatas al minejoj, escepte de Al, Cd, Fe, Ge, In, N, Se (instalaĵoj, rafinejoj), S (ĉiaspecaj) kaj As, Br, Mg, Si (ne specigita). La datumoj por la elementoj B, K, Ti, Y prezentiĝas ne por la pura elemento sed por la plej ordinara oksido, datumoj por Na kaj Cl taŭgas por NaCl. Por multaj elementoj tiel kiel Si, Al, datumoj estas ambiguaj (pro la multeco de produktado) kaj estas konsideritaj por la pura elemento. La datumoj por la U traktas pri la pura elemento necesa por la konsumado de nuntempa nuklea reaktoroWNAArkivigite je 2015-06-08 per la retarkivo Wayback Machine