Aŭstria skolo de ekonomikoLa Aŭstria skolo estas skolo de ekonomika pensado fondita en 1871 per la eldonado de Grundsätze der Volkswirtschaftslehre (Principoj de ekonomiko) de Carl Menger. Ĝi helpis komenci la Novklasikan revolucion en ekonomiko je la malfruaj jardekoj de la dek-naŭa jarcento. Aŭstria ekonomiko estas nun intime rilatigata kun proponado de radikala vidpunkto laissez-faire (ekonomia neintervenismo). Ĉi tio ne estis ĉiam tute vera, ĉar pli fruaj aŭstriaj ekonomikistoj estis pli singardemaj kompare kun pli malfruaj ekonomikistoj, ekzemple Ludwig von Mises kaj Murray Rothbard. La frua aŭstria ekonomikisto Eugen von Böhm-Bawerk diris, ke li timis ke el la senbrida libera konkurenco rezultus "anarkiismo en produktado kaj konsumado". Tamen, la aŭstria skolo, precipe per la verkoj de Friedrich August von Hayek influis la libermerkatan reviviĝon de la 1980-aj jaroj. PriskriboAŭstriaj skolanoj opinias, ke entreprenemo estas la pelforto de ekonomika evoluigo. Ili vidas privatajn posedaĵojn kiel esencajn por efike uzi rimedojn, kaj ofte opinias, ke registara intervenado en la merkato estas malutila. La skolo devenas el Vieno kaj ŝuldas sian nomon al la anoj de la historia skolo de ekonomiko. Dum la Methodenstreit, ili defendis la sindependadon, kaj la klasikaj ekonomikistoj nomis ĝin la "Aŭstria skolo" por emfazi ĝian malsamecon disde la tiutempa kutima germana pensado kaj tiel sugesti ĝian provincan karakteron. Menger estis proksime sekvata de kontribuoj de Eugen von Böhm-Bawerk kaj Friedrich Von Wieser. Aŭstriaj ekonomikistoj evoluigis konscion de si mem kiel skolo malsama ol la novklasika ekonomiko dum la Debato pri ekonomika kalkulado. Ludwig von Mises kaj Friedrich August von Hayek reprezentis la Aŭstrian vidpunkton. La skolo ne plu estis centrigita en Aŭstrio post potenciĝo de Hitler. Aŭstria ekonomiko estis malbone rigardata de la plejmulto da ekonomikistoj post la Dua mondmilito. Ĝia reputacio lastatempe leviĝis dank' al la verkoj de Israel Kirzner and Ludwig Lachmann, aldone al intereso pri Hayek post kiam li gajnis la premion honore al Nobel pri Ekonomiko. Carl Menger estis unu el grupo de ekonomikistoj kiuj fondis novklasikan ekonomikon dum la 1870-aj jaroj. Novklasikaj ekonomikistoj malakceptas klasikajn teoriojn pri produktadkostoj, plej fame la laboran teorion de valoro. Anstataŭ ili klarigas valoron per subjektivaj preferoj de individuoj. Eble la naskiĝo de la skolo je la fino de la jarcento ĉe Vieno eble parte klarigas ĉi tiun psikologian aspekton de la ekonomiko de Menger. Ĝi klarigas oferton kaj mendon per sumiĝado super la decidoj de individuoj, laŭ la preceptoj de metologia individuismo kaj marĝenismaj argumentoj, kiuj komparas la kostojn kaj profitojn de inkrementaj ŝanĝoj. Aktualaj nov-Aŭstriaj ekonomikistoj pretendas ke ili adoptas ekonomikan subjektivismon pli konsekvence ol ia ajn alia skolo de ekonomiko kaj malakceptas multajn novklasikajn formalismojn. Ekzemple, dum novklasika ekonomiko formaligas la ekonomion kiel ekvilibra sistemo, Aŭstriaj ekonomikistoj emfazas ĝian dinamikan, ĉiam malekvilibrigatan naturon. La aŭstriaj ekonomikistoj estis la unuaj liberalaj ekonomikistoj kiuj sisteme disputis kun la Marksisma skolo. Ĉi tiu estis parte reago al la Methodenstreit kiam ili atakis la Hegelajn doktrinojn de la Historia skolo de ekonomiko. Kvankam multaj Marksismaj verkistoj provis prezenti la Aŭstrian skolon kiel burĝa reago al Marx, tia interpreto estas maldefendebla: Menger skribis sian "Principoj de Ekonomiko" preskaŭ samtempe kiel Marx finadis Das Kapital. La aŭstriaj ekonomikistoj estis, tamen, la unuaj kiuj interkonfliktis rekte kun Marksismo ĉar ambaŭ pritraktis tiajn subjektojn kiaj mono, kapitalo, komercaj cikloj, kaj ekonomikaj procezoj. Böhm-Bawerk skribis ampleksajn kritikojn de Marx je la 1880-a kaj 1890-a jardekoj, kaj kelkaj elstaraj Marksistoj -- inkluzive de Rudolf Hilferding -- kiuj ĉeestis lian seminarion je 1905-06. Kontraste, la klasikaj ekonomikistoj montris malmultan intereson en tiaj temoj, kaj multaj el ili ne eĉ akiris familiarecon kun la ideoj de Marx ĝis longe en la 20-a jarcento. Verŝajne la plej konsekvenca kaj influa grupo de la Aŭstria skolo estas la Insistuto Ludwig von Mises. Iuj kontribuoj de aŭstriaj ekonomikistoj:
Ĉefaj aŭstriaj ekonomikistoj
Aliaj rilataj ekonomikistoj
Pli aktualaj skolanojFundamentaj verkoj
Vidu ankaŭEksteraj ligiloj |