Jen iuj ekzemplaj eventoj de la jardeko de la 620-aj jaroj antaŭ nia erao (= antaŭ Kristo = a.K.) en nia universo, pri kiuj jam verkiĝis artikoloj en la Vikipedio en Esperanto. Se vi verkas aŭ trovas alian artikolon esperantlingvan, kiu tre rilatas al tiu ĉi jardeko, vi bonvenas aldoni frazon pri ĝi ĉi tie kaj en la koncerna paĝeto pri la konkreta jaro - la postuloj pri "menciindeco" ne estas tro altaj en tempo tiom for de la nuntempo: principe eblas supozi, ke ĉiu evento el la 7-a jarcento antaŭ nia erao, pri kiu iu esperantisto penas verki propran artikolon en senerara lingvaĵo, aldonis referencojn, interpaĝajn kaj eksterajn ligilojn al la artikolo mem, konsiderindas sufiĉe grava por ankaŭ listiĝi ĉi tie.
- ĉ. 627 a.K. - Morto de Asurbanipal, reĝo de Asirio; lin sukcedas Aŝur-etel-ilani (akade , Aššur-etil-ilāni)
- 627 a.K. - Fondo de la la urbo Durrës en nuna Albanio, tiutempe greke konata kiel Epidamnos (en la antikva greka Ἐπίδαμνος), pli poste en la romia epoko latine Dyrrachium (kojnea greka Δυρράχιον) per grekaj koloniantoj el Korinto kaj Korfuo
- 627 a.K. - periodo de Printempo kaj Aŭtuno: la ĉina ŝtato Jin venkas kontraŭ ŝtato Qin en la batalo de Xiao.
- 626 a.K. - Nabopolassar ribelas kontraŭ Asirio kaj fondas la Nov-Babilonan Imperion.
- 625 a.K. - Medoj kaj Babilonanoj asertas sian sendependecon de Asirio kaj atakas Ninevon (proksimuma dato).
- ĉ. 625 a.K. - La "orientiga periodo" de vazoj - forta influo kaj kopiado de la tiam pli avancitaj kulturoj de orienta Mediteraneo kaj de Antikva Proksima Oriento - finiĝas en Antikva Grekio.
- ĉ. 623 a.K. - Sin-ŝar-iŝkun (akade , Sîn-šar-iškun) sukcedas sian fraton Aŝur-etel-ilani (akade , Aššur-etil-ilāni) kiel reĝo de Asirio.
- 622 aŭ 621 a.K. Drakono faras la unuan leĝkodon por Antikva Grekio (La esperanta esprimo pri "drakonaj punoj", do aparte fortaj, ankoraŭ en la 21-a jarcento memorigos pri li).
- 621 a.K. - La reĝo Joŝija (יֹאשִׁיָּהוּ, Jôšijjā́hû; greke Ἰωσίας, Iōsías) de Judujo abolas la kulton de Aŝtar.
Naskiĝoj
Mortoj
- 628 a.K. - Morto de duko Wen de Jin, Ĉinio.
- 625 a.K. - Morto de Yuan Taotu, (轅濤塗, postmorta titolo 宣仲; Xuanzhong), nobelo kaj diplomato de la Printempa kaj Aŭtuna ŝtato Ĉen en Ĉinio. Li estas rigardata kiel la prapatro de tiuj kun familia nomo Yuan (袁).
- 621 a.K. - Morto de duko Mu de Qin, Ĉinio.