4721 Atahualpa
4721 Atahualpa (aŭ 4721 Ataŭalpo) estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 29-an de septembro 1973 de la usona astronomo Tom Gehrels kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden, en la kadro de la "Second Trojan Survey"[1] ("Dua Enketo pri Trojanoj"). Tom Gehrels fotis la ĉielon elde la Observatorio de la Monto Palomar, (norde de San-Diego, Kalifornio, Usono). La fotaj platoj, senditaj en Leiden (Nederlandon), estis poste ekzamenitaj per lumpulsa komparilo de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten dum la sekvantaj jaroj. Okaze de la 500-jara jubileo de la malkovro de Ameriko, ĝi estis nomita en memoro de la lasta inkaa imperiestro Ataŭalpo (~1502–1533). Kvankam li elaĉetiĝis per plena ĉambro da oro kaj juveloj, li estis mortigita de la konkistadoro Pizarro. Notoj kaj referencojEksteraj ligiloj
|