-ism-
| Sufiksoj en Esperanto | ||
|---|---|---|
| Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
| Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
| Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
| Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
La esperantlingva sufikso "-ism-" al vortradiko aldonas la signifon de "doktrino, movado, sistemo, agmaniero" kaj simile. Iafoje vorto kreita per la sufikso ankaŭ montras unuopan ekzemplon de ia speciala agmaniero. La signifo de la afikso tre varias, kaj tre dependas de la vortradiko, post kio ĝi staras.
La afikso -ism- estis oficialigita en 1919 en la Dua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro de Esperanto.
Ekzemploj [1]
Post persona nomo
- Budho → Budhismo = la religio fondita de Budho
- Stalino → Stalinismo = la politikaj ideoj de Stalino
Post vorto por adepto de fama persono
- Kristano → Kristanismo = la religio de la Kristanoj, la religio de Kristo
- Konfuceano → Konfuceanismo = la filozofio de la Konfuceanoj, la filozofio de Konfuceo
Post temo aŭ karakterizaĵo de la sistemo aŭ doktrino
- kolonio → koloniismo = ekspluatado de kolonioj fare de forta ŝtato
- spirito → spiritismo = kredo, ke eblas kontakti spiritojn de mortintoj
- vegetara → vegetarismo = sistema nemanĝado de viando
- komuna → komunismo = politika sistemo bazita sur komuna posedado
- kapitalo → kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo
- kubo → kubismo = stilo de pentrado, kiu uzas kubecajn figurojn
- alkoholo → alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo
- plumbo → plumbismo = malsano pro veneniĝo de plumbo
- internacia → internaciismo = sistema strebado al internacia kunlaboro
- nova → novismo = tendenco ĉiam voli krei ion novan
- ...adas → adasismo = (mallerta) rimado pere de sufiksoj (ekz. -ad-), ekzemplo de tia rimado (ekz. kantadas — amadas)
Post speco de persono, montranta agmanieron de tia persono
- kanibalo → kanibalismo = homomanĝado fare de homo
- diletanto → diletantismo = amatoreca kaj fuŝa agado
- patrioto → patriotismo = amo kaj sindediĉo al la propra patrujo
- Zamenhof → zamenhofismo = esprimomaniero propra al Zamenhof
Notoj
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
