Ŝariputro
Ŝariputro estis unu el la du ĉefaj viraj disĉiploj de la Budho kune kun Maŭdgaljajano.[noto 1] Ŝariputro iĝis la plej saĝa arahanto, agnoskata pro sia instruado kaj priskribita en la tradicio Teravado kiel unu el plej gravaj disĉiploj de la Budho. NomoLa nomo Śāriputra venas de la nomo de lia patrino, Śāri[1] kaj vorto putra, kiu signifas knabo aŭ filo. Lia persona nomo estas Upatiṣya, el la nomo de sia patro, Tiṣya. En la Sutro de la ĉarĉeno, en Palio, kiam la plejaĝa bikŝuo Purno demandis sian nomon, li respondis ke sia nomo estas Upatissa, sed ke li estas konata inter la bikŝuoj kiel Sāriputta.[2] BiografioŜariputro naskiĝis en la vilaĝo Nālaka, proksime de Raĝagaho, en Magado, en bramana familio[3] kiel la plej aĝa filo[noto 2] de la bramano Tiṣya kaj la bramanino Śāri.[4] Ŝariputro havis proksiman amikon, Maŭdgaljajanon, kun kiu li ŝramaniĝis la saman tagon por fariĝi disĉiploj de la skeptika Sañjaya Belaṭṭhiputta antaŭ ol ili renkontiĝis kun la budho Gotamo. Post aŭdi pri la instruoj de la budho Gotamo de la bikŝuo Aŝvaĝito, unu el la kvin bikŝuoj, Ŝariputro serĉis la Budhon kaj decidis bikŝuiĝi kune kun Maŭdgaljajano. Ambaŭ estas kune pentritaj apud la Budho, kaj pluraj sutroj temas pri interago inter Ŝariputro kaj Maŭdgaljajano.[noto 3] NotojReferencoj
|