Ĥonsu

Ĥonsu
Ĥonsu mumiforma kun lundisko
Ĥonsu mumiforma kun lundisko
egipta diolundio
Karakterizaĵoj
Sekso vira
En hieroglifoj
Aa1
N35
M23G43

x
n
zw
Transskribo Ḫnsw
Kulto
Patro
Patrino Mut
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Khonsu
vdr

Ĥonsu, luna dio en la egipta mitologio, rilatigita kun la medicino estis protektinto de la malsanuloj kaj kiu forigis la malbonajn spiritojn. Ankaŭ li reprezentis la fekundencon de la Tero, la ĝermopovon kaj la naskiĝojn. Li estas ankaŭ ligita al la tempopaso[1].

Ĥonsu estis bildigita kiel marŝanta barbulo (Malnova imperio de Egiptio), kiu transformiĝas en mumiforman infanon, kronita per kreska luno kaj sundisko; kun ureo kaj flanka harvosto, kiel simbolo de la juneco; li portas vas-sceptron, kun ĝedo, ansa kruco, hekao (paŝtista bastono) kaj draŝilo, kaj kelkfoje la kolĉeno menato sur la brusto aŭ ĉe la manoj.

Ankaŭ li estis reprezentita kiel falkokapulo, kronata per la lundisko kaj kreska luno; aliaj variantoj, kiel paviano (konsiderata luna besto de la antikvaj egiptoj), bovo aŭ duobla bovo (en lia ĝermiga aktiveco kaj en la Duato)[2].

En malfrua epoko li estis reprezentita kiel "dio kiu forigas la malbonajn spiritojn", dio kuracisto.

Ĥonsu estas menciata en la Piramidaj tekstoj kaj en la Tekstoj de la sarkofagoj kiel agresema kaj kruela dio, kies prizorgo estis la nutrigo de la gedioj, helpi la faraonon en la ĉasado kaj protekti kontraŭ la malbonaj spiritoj. Ĥonsu estis luna dio kiu nokte vojaĝis tra la ĉieloj per sia boato.

En la teba triopo li aperas kiel filo de Amono kaj Mut. Lia ĉefa adorejo troviĝis en Karnak, ene de la te mplo de Amono. En Kom Ombo estis adorita kiel filo de Sobek kaj Hatoro.

Referencoj

  1. Handbook of Egyptian Mythology, Geraldine Pinch, p156, ABC-CLIO, 2002, ISBN 1-57607-242-8
  2. "The Oxford Guide: Essential Guide to Egyptian Mythology", Edited by Donald B. Redford, pp. 186–187, Berkley, 2003, ISBN 0-425-19096-X

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.