Ĝami
| Ĝami | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 7-an de novembro 1414 en Khargerd | |
| Morto | 9-an de novembro 1492 (78-jaraĝa) en Herato | |
| Religio | islamo vd | |
| Lingvoj | taĝika • araba • persa vd | |
| Ŝtataneco | Timuridoj | |
| Familio | ||
| Infanoj | Żiyāʾ-al-Din Yusof (fr) | |
| Profesio | ||
| Okupo | poeto filozofo muzika teoriisto verkisto Sufi (mul) | |
| Laborkampo | filozofio | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Ĝami (perse, نورالدین عبدالرحمن جامی; n. la 18-an de aŭgusto 1414 en Torbate Ĝam, m. la 19-an de novembro 1492 en Herato) estis persa poeto inspirata de sufismo.
Vivo
Li naskiĝis en vilaĝo nun en la provinco Gor de Afganujo. Kiam li havis ankoraŭ malmultajn jarojn, lia familio migris al Herat kie li faris siajn universitatajn studojn. Poste por plustudi li iris al Samarkando, sed li revenis al Herat.
Ĝami havis fraton, Molana Mohammad, kiu estis klerulo kaj sperta muzikisto: en poemo Jami lamentis ties morton. Jami havis kvar filojn, el kiuj tri mortis dum sia unua jaro.
Instruo
Ĝami estis sufisma ŝejĥo, kiu instruis pri sufismo. Laŭ li, la amo estis la fonan bazon de spirita antaŭeniro. Al studento kiu asertis ke li neniam spertis amon, li diris, "Iru kaj unue amu, kaj nur post tio alvenu al mi kaj mi montros la vojon."
Verkoj
Ĝami verkis proksimume 87 librojn kaj leterojn, kies gamo etendas de la mondeca al la religia, kaj inter kiuj estas ankaŭ historiaj verkoj. Kiel poeto li estis inspirata de la gazaloj de Hafizo.
Kiel aliaj sufismaj poetoj, li ofte uzis la plezurojn de ordinara vivo kiel metaforoj de la spirita vivo.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

