Ĉilo

Ĉilo aŭ ĥilo aŭ Laktosuko (france chyle, de la latina vorto chylus kaj de la antikva greka ĥūlos, suko aŭ limfo) estas lakteca likvaĵo konsistanta el limfo kaj emulsia graso, formiĝanta dum digestado de grasaĵoj. Ĝi ekestas en la maldika intesto dum la digestado de grasaj manĝaĵoj, kaj fortransportiĝas per limfaj kapilaroj. Pro globetoj de graso ensorbita, la limfo elfluanta el la intestaro aspektas laktosimila (tial en iuj lingvoj ĝi nomiĝas "blanka limfo"). La relative malalta premo de la limfaj kapilaroj permesas al relative larĝaj grasacidaj molekuloj difuziĝi en ili, dum la pli alta premo en vejnoj nur permesas la difuziĝon de pli etaj manĝoproduktoj, kiel aminoacidoj aŭ sukerojn, rekte en la sangon.
Patologio
Ĉila fistulo estas elfluo de limfa likvaĵo el la limfangio, tipe akumuliĝante en la toraka aŭ abdomena kavoj. [1]
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- artikolo "ĉilo" en la anglalingva vortaro MedTerms Arkivigite je 2011-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.