Éva Barta
| Éva Barta | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 8-an de aprilo 1916 en Budapeŝto |
| Morto | 15-an de marto 1994 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1934–1938) |
| Familio | |
| Patro | Ernő Barta |
| Edz(in)o | Béla Fekete Nagy |
| Infano | László Fekete |
| Okupo | |
| Okupo | ceramikartisto oraĵisto |
Éva Barta, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barta Éva, estis hungara juvelisto, pentristo, ceramikisto. Ŝia patro estis Ernő Barta, ŝia edzo estis Béla Fekete Nagy.
Éva Barta[1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1916 en Budapeŝto, ŝi mortis la 15-an de marto 1994 en Budapeŝto.
Biografio
Éva Barta devenis el juda familio. Ŝi maturiĝis en industriarta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1933, poste ŝi akiris diplomon en Reĝa Hungara Belarta Altlernejo en 1938. Ŝiaj majstroj estis Ágost Benkhard kaj István Szőnyi. Post siaj studoj ŝi kreis ceramikajn vestajn ornamaĵojn okazis en Parizo, sed pro la milito ŝi hejmenvenis kaj malfermis atelieron en Budapeŝto en 1939. Dum la nazia erao (1944) ŝi partoprenis en savado de judoj. Ŝi produktis emajlajn, fajnogemajn kaj alpakajn juvelojn memorigantajn organikajn formojn de la naturo. Ŝi estas la unua reprezentanto en Hungario, kiu konsideras la estetikon anstataŭ valormetaloj kaj valorŝtonoj. Ŝi ricevis premiojn en 1977 kaj 1985.
Ŝiaj ekspozicioj
- individuaj: 1961, 1975, 1976 Budapeŝto
- grupaj:
- mondekspozicio en Bruselo (1958)
- 1971, 1972 Budapeŝto
Elektitaj pentraĵoj
- Rózsaszín főkötő 1956
- Népviselet 1966
- Női szépség olvasás közben 1974
- Barta Alfonz operaénekes 1974
- Balatonakarattya 1975
- Virágcsendélet 1990
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM44326 hungarlingva datenaro de muzeo
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

