Zuidhorn

ISO
Municipo Zuidhorn

Flago de la municipo Zuidhorn

Blazono de municipo Zuidhorn

Flago de la municipo Zuidhorn Blazono de municipo Zuidhorn
Situo de la municipo Zuidhorn
nederlanda municipo
Provinco Groningen
Urbestro
Ĉefloko Zuidhorn
Areo
 - Tero
 - Akvo
128,37 km²
125,6 km²
2,76 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
18.470 (1-a de januaro 2006)
147 loĝ./km²
Geografia situo 53° 15′ N, 6° 24′ O (mapo)53.256.4Koordinatoj: 53° 15′ N, 6° 24′ O (mapo)
Zuidhorn (Nederlando)
Zuidhorn (Nederlando)
DEC

Map

Gravaj trafikaj arterioj N355 (Friesestraatweg)
CBS-municipokodo 0056
Telefona kodo 0594
Poŝtkodo 9800–9809, 9830–9849, 9880–9889
Oficiala retejo http://www.zuidhorn.nl/
vdr

Zuidhorn (53° 15′ N; 06° 24′ E Mapo) (loĝantoj je la 1-a de januaro 2006: 18.470, fonto: CBS) estas vilaĝo kaj antaŭa municipo en la provinco Groningen Nederlando. Ekde 2019 ĝi estas parto de nova municipo Westerkwartier.

La antaŭa municipo ekestis je la 1-a de januaro 1990 post kunfandiĝo de kvar municipoj Aduard, Grijpskerk, Oldehove kaj Zuidhorn. Ĉi tiuj kvar municipoj ankoraŭ troviĝas sur la komunuma flago, ĉe kiu kvar verdaj 'cignoj' figuras por la kvar antaŭaj municipoj. La municipo estas parto de la COROP-areo Cetera Groningen.

La antaŭa municipo geografie kaj ekonomie estas parto de la Westerkwartier kaj de origine estis celdirektita precipe al la agrikulturo. Pro la kuniĝo al la vojligo (N355) kaj trajnligo inter Groningen kaj Leeuwarden, la kreskiĝinta (aŭto)moveco, la malkresko de la nombro de laborlokoj en la agrikulturo kaj de la provinco Groningen indikado de la vilaĝo Zuidhorn kiel kreskocentro (post 1960) la municipo pli kaj pli fariĝis navedula municipo celdirektita al la urbo Groningen. La vilaĝo Zuidhorn pro tio relative pli forte kreskis ol aliaj centroj en la areo kaj la loĝantoj estas relative pli alte instruitaj. Zuidhorn estas relative prospera municipo, ankaŭ ĉar oni trovis tergason kaj taŭgan tertavolon por la deponado de ĉi tiu gaso norde de la vilaĝo Grijpskerk, kio estis kaŭzo por la Nederlanda Nafto Kompanio NAM por ekspluadi ĉi tiun tergaskampon kaj la konstruo de rezervujo por la kompenso de mallongaj pinthoroj en la gasuzado.

Inter la antaŭa municipo situas la malnovajn kulturpejzaĝoj Middag kaj Humsterland, ankaŭ kune indikata kiel Middag-Humsterland. Ĉi tiu areo situas norde de la vilaĝo Oldehove kaj estas la plej malnova kulturpejzaĝo de Okcidenta Eŭropo.

Subdivido

La antaŭa municipo Zuidhorn enhavas la sekvajn vilaĝojn kaj urbopartojn: Aalsum, Aduard, Balmahuizen, Barnwerd, Briltil, De Kampen, De Poffert, De Ruigewaard, Den Ham, Den Horn, Diepswal, Electra, Englum, Fransum, Frytum, Gaaikemadijk, Gaaikemaweer, Gaarkeuken, Grijpskerk, Heereburen, 't Hoekje, Hoogemeeden, Ikum, Kenwerd, Kommerzijl, Korhorn, Lagemeeden, Lammerburen, Lauwerzijl, Niehove, Nieuwklap, Niezijl, Noorderburen, Noordhorn, Noordhornerga, Noordhornertolhek, Okswerd, Oldehove, Pama, Pieterzijl, Ruigezand, Saaksum, Selwerd, Spanjaardsdijk, Steentil, Visvliet, Wierumerschouw (parte).

Municipo Zuidhorn en 1866 (Atlaso de la provinco Groningen 1866 [1] Arkivigite je 2006-02-20 per la retarkivo Wayback Machine)

Vilaĝo Zuidhorn

Zuidhorn kaj la pli norde situanta Noordhorn ekestis ĉirkaŭ 1592 en areo kie la maro en estintaj tempoj kelkfoje inundis la landon kaj postlasis ŝlimon. De ambaŭ vilaĝoj la centro situas sur sablodorso de proksimume 4 kilometroj, kiu ebligis la vivon tie. La vilaĝo fariĝis iom post iom loĝejo de bonhavaj farmistaj rentuloj. Tiel en kaj ĉirkaŭ la loko oni konstruis tri bienojn; la Jellemaborg, Klinkemaborg kaj Hanckemaborg. La lasta bieno kiu estis malkonstruita estis la Hanckemaborg ĉirkaŭ 1878. De tiu bieno nur la trezordomo restis, kiu en 1965 estis rekonstruita. La konturoj de la bieno estis en 1993 indikitaj de la Historia Rondo Zuidhorn. Tiu bieno longtempe dominis la vidaĵo de la vilaĝo kaj la blazono de la familio Hanckema [2] Arkivigite je 2006-08-18 per la retarkivo Wayback Machine estis ĝis la komunuma rearanĝo de 1990 ankaŭ la blazono de la vilaĝo kaj municipo. Tiu familio nome respondecas pri la fondo de la vilaĝo.

Publika transporto

La municipo Zuidhorn situas ekde 1866 je la fervojlinio Groningen-Leeuwarden, kun stacioj en Zuidhorn kaj Grijpskerk. Buslinioj en la municipo estas:

  • linio 11: Groningen-Groningen Zernike-Zuidhorn
  • linio 30: Zuidhorn-Noordhorn-Niezijl-Grijpskerk-Visvliet-Burum-Munnekezijl
  • linio 32: Zuidhorn-Noordhorn-Niezijl-Kommerzijl-Munnekezijl-Kollum
  • linio 35: Groningen-Aduard-Den Ham-Oldehove-Winsum
  • linio 39: Groningen-Zuidhorn-Grootegast-Sebaldeburen
  • linio 637: Groningen-Zuidhorn-Noordhorn-Niezijl-Grijpskerk-Kommerzijl-Munnekezijl (lernejulolinio)

Eksteraj ligiloj

Hanckemaborg

Provinco Groningo
Eemsdelta | Groningo | Het Hogeland | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde
Nederlando | Provincoj | Municipoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.