Zosteropo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zosteropo
Japana zosteropo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Zosteropedoj, Zosteropidae
Bonaparte, 1853
Genro: Zosteropoj (Zosterops)
Vigors & Horsfield, 1827
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La zosteropoj (scienclatine Zosterops) estas genro de paseroformaj birdoj karaktera de la Afrotropiso, Orientaliso kaj aŭstralazia ekozono. Ĝi enhavas 110 speciojn, t.e. la plej grandan parton de la familio Zosteropidae. La zosteropoj estas konataj pro sia rapidega radiado en la lastaj du milionoj da jaroj.

Etimologio

La nomo Zosterops venas de ζωστήρ zōstḗr "zono" kaj ὤψ ṓps "okulo", reference al la blanka rondo ĉirkaŭanta la okulojn de la plejparto de la birdoj en ĉi tiu familio[1].

Aspekto

La zosteropoj estas tre diversa kategorio, sed ilia morfologio relative malmulte varias. La plej multaj estas malgrandaj, longante proksimume dek centimetrojn kaj pezante proksimume dek gramojn. La koloro ĝenerale estas olivverda sur la dorso kaj griza sur la ventro; foje troviĝas flavo (precipe ĉe kontinentaj specioj) aŭ grenatkoloro (normale ĉe insulaj specioj). La plejparto de la specioj kunhavas kun aliaj zosteropedoj blankan rondon ĉirkaŭ la okulo; la grando de la rondo multe varias[2].

Arealo

La zosteropoj loĝas en Sudorienta Azio (inklude Baraton, orientan Ĉinujon kaj Japanujon), Indonezio, Oceanio kaj Afriko sude de Saharo. Ili okupas multajn insulojn, rimarkinde en la Hinda Oceano, la okcidenta Pacifiko kaj la Gvinea Golfo.

Kutimoj

La zosteropoj estas tre sociemaj birdoj, kaj ĝenerale kuniĝas en grandajn birdarojn ekster la reprodukta sezono. Ili povas fari grandan bruon, kvankam la kanto malofte estas malsimpla[2].

Ili havas ĝeneralisman dieton, kutime preferante insektojn, sed konsumante ankaŭ berojn kaj nektaron[2].

Sistematiko

La genro Zosterops estas unue priskribita de Nicholas Aylward Vigors kaj Thomas Horsfield en 1827[3]. La zosteropoj konsistigas la plej grandan parton de la familio Zosteropidae.

La taksonomio de la zosteropoj estas evoluigata. Multaj novaj esploroj pliklarigas la parencrilatojn de la specioj kaj subspecioj de la genro, kaj ofte rezultigas distingon de novaj specioj. La malmulta variado de la specioj malfaciligas identigi parencecon surbaze de morfologio.

La plejparto de la diversiĝo de ĉi tiu genro estas relative nova, okazinta dum la lastaj du milionoj da jaroj. La rapido de ĝia speciiĝado dum tiu tempo estas rimarkinde pli alta ol tiu de la aliaj birdaj kaj vertebrulaj familioj, pro kio ĝi ricevas la kromnomon "granda speciiĝanto". Oni kredas, ke ĝia diverseco rezultas de granda vojaĝokapablo, kiu ebligas rapidan disvastiĝon kaj koloniadon de multaj insuloj[4].

Tiu disradiado estas rimarkebla ĉe la specioj de la Hinda Oceano, devenintaj de du malsamaj ondoj de koloniado (datiĝantaj de 1,8 kaj 1,2 milionoj da jaroj antaŭ la nuno), pro kio povas esti du specioj sur sama insulo (ekzemple la maŭricia zosteropo kaj la griza maŭricia zosteropo)[5].

Simpligita taksonomio de hindoceanaj zosteropoj[5]:





Afrikaj zosteropoj parencaj al Z. kikuyuensis




Hindoceanaj zosteropoj (grupo maderaspatanus)



Afrikaj zosteropoj parencaj al Z. senegalensis





Aziaj zosteropoj (ekz. Z. japonicus)




Malnovaj hindoceanaj zosteropoj (ekz. Z. borbonicus)



La taksonomio de la tuta familio Zosteropidae estas malstabila; ekzemple, la genro Speirops, kiu enhavis multajn "malnormalajn" speciojn de zosteropoj, estis kunigita kun Zosterops post kiam filogenetika studo konstatis malparencecon de ĝiaj membroj[6]. Simile okazis al la genroj Woodfordia kaj Chlorocharis en 2009[4], kaj Rukia en 2000[7].

Specioj

Laŭ la referenca klasifiko (versio 14.2, 2024) de la Internacia Ornitologia Kongreso (laŭ filogenetika ordo) :

Tri aliaj specioj estas formortintaj:

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.