Zizers

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zizers (stacidomo).
Zizers
Blazono de Zizers
Zizers
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Landquart
Komunumaro Kvin Vilaĝoj
Koordinatoj  46° 56′ 11″ N 9° 33′ 56″ O / 46.93639 °N, 9.56556 °O / 46.93639; 9.56556 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 11″ N 9° 33′ 56″ O / 46.93639 °N, 9.56556 °O / 46.93639; 9.56556 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 3199
Areo 11,01 km²
Alteco 561 m super marnivelo
Poŝtkodo 7205
Komunumkodo 3947
Mapo de Zizers
vdr

Pri la komunumo

Zizers (prononcu cicrs, en la romanĉa lingvo ZirZezras) estas komunumo kaj ĉefloko de la komunumaro Kvin Vilaĝoj kaj la distrikto Landquart en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 3199 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

La komunumo Zizers situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rejno, ĉe okcidenta deklivo de la valo. Dank al la milda klimato, kiun kaŭzas la feno, varma suda falvento de la Alpoj, en Zizers situas eĉ vitejoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11, 01 km², de kiuj 38,5% estas kovritaj de arbaro, 41,5% servas por agrikulturo kaj 12,1% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Zizers limas en nordo al Maienfeld, en nordoriento al Igis, en sudoriento al Valzeina, en sudo al Trimmis, en okcidento al Untervaz, kaj en nordokcidento al Mastrils.

Trafiko

La komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A13. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la stacidomo ĉe la trajnlinio de la Retia Fervojo de Landquart al Koiro kaj per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Landquart.

Historio

La unua dokumenta mencio de Zizers datiĝas el la jaro 824 kiel Zizuris. En la jaro 955 la germana imperiestro Oto la 1-a donacis al sia grandbieno en Zizers la donagoprivilegion. Dum mezepoko Zizers posedis la merkatorajon, kaj havis centran funkcion en la regiono, kaj ĝi estis la ĉefloko de la Supera Tribunalejo Kvar Vilaĝoj, kiu post 1803 nomiĝas Kvin Vilaĝoj. Inter la jaro 1527 ĝis 1567 la civitanoj de Zizers iom post iom liberaĉetis sin de ĉiuj interezodevoj kaj servutoj.

Ĝis en la jaro 1854 al Zizers apartenis ankaŭ Mastrils, kiu tiam fariĝis memstara komunumo. En la jaro 1913 la tri tiamaj eksklavoj de Zizers Oberzollbruck, Russhof (nun Plantahof) kaj Untere Mühle estis disigitaj de Zizers kaj atribuitaj al la komunumo Igis. [1]

Famaj personecoj

En sia ekzilo en Zizers la lasta imperiestrino de Aŭstrio Zita de Bourbon-Parma pasigis la finon de sia vivo kaj mortis la 14-an de marto 1989.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.