Yu Menglong
| Yu Menglong | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| 于朦胧 | ||
| Naskiĝo | 15-a de junio 1988 en Urumĉio, Ŝinĝango, Ĉinio | |
| Morto | 11-a de septembro 2025 en Beijing, Ĉinio | |
| Mortis per | morto per falo | |
| Etno | hanoj vd | |
| Lingvoj | norma ĉina lingvo de Ĉeftera Ĉinio vd | |
| Ŝtataneco | Ĉinio | |
| Profesio | ||
| Okupo | aktoro, kantisto | |
| Laborkampo | amuzindustrio kaj aktorado | |
| Aktiva dum | 2007–2025 | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Eternal Love ❦ Go Princess Go vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
YU Menglong (ĉine: 于朦胧; pinjine: Yú Ménglóng; naskiĝis en la 15-a de junio 1988, mortis en la 11-a de septembro 2025) estis ĉina aktoro kaj kantisto. Li naskiĝis en Urumĉio, Ŝinĝango, kaj studis ĉe la mezlernejo de la Pekina Akademio de Moderna Muziko antaŭ ol diplomitiĝi ĉe la Pekina Kolegio de Trejnado pri Prezentartoj.[1]
En 2007, Yu konkuris en la televida programo My Show de Dragon Television. Li partoprenis ankaŭ en Super Boy 2010 de Hunan Television, kaj poste fariĝis trejnato ĉe la knabobando Happy Boy Group 8090. Li revenis al la konkurso de Super Boy en 2013, kie li atingis la dekan rangon naciskale. Tio kondukis al lia subskribo kun EE-Media. Liaj reprezentaj verkoj inkluzivas la retan dramon Go Princess Go (2015) kaj la fantazian historian dramon Eternal Love (2017). Aldone al sia aktora kariero, li eldonis plurajn muzikajn projektojn.
Morto
La 11-an de septembro 2025, raportoj disvastigitaj en ĉinaj amaskomunikiloj asertis, ke viro suspektita esti Yu Menglong falis al sia morto en loĝkomunumo en la distrikto Chaoyang, Pekino, pli frue tiun matenon. La posedadministrado de la komunumo poste konfirmis, ke mortiga falo vere okazis, kvankam la identeco de la mortinto ne estis konfirmita. Je la 18:44 de tiu sama tago, la studio de Yu, kiu estis malregistrita en julio 2025, konfirmis en oficiala deklaro lian morton kaj notis ke la polico jam ekskludis kriman implikiĝon.[2][3]
La publiko vaste pridubas la mortokaŭzon de Yu Menglong, ĉar enketistoj ne publikigis detalojn pri tio, ĉu la morto estis akcidenta, rezulto de kuraca kondiĉo, aŭ ligita al iu ajn alia faktoro.[4] La 16-an de septembro, lia studio publikigis deklaron nome de lia patrino asertante, ke li mortis post hazarda falo.[5] Liaj fanoj postulas justicon kaj veron, sed rilataj diskutoj estis limigitaj kaj eĉ forigitaj en ĉinaj amasmokunikiloj.[6][7] Weibo anoncis, ke ĝi forigis pli ol dek mil rilatajn enhavojn kaj malpermesis pli ol 600 kontojn pro ilia implikiĝo en "kreado de konspiraj teorioj" kaj aliaj kontraŭleĝaj aŭ nelaŭregulaj agoj.[8]
La 21-an de septembro, la polico de Beijing publikigis deklaron pri la afero de Yu Menglong kaj konfirmis ke li hazarde falis post drinkado kaj ke la suspekto pri krima afero estis jam ekskludita. La polico samtempe insistis, ke ĝi laŭleĝe enketos kaj punos tiujn, kiuj disvastigas falsajn informojn en la interreto.[9]
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

