Yandex Radio

Yandex Radio
ruse Яндекс.Радио
retejo
Priskribo elsendoflua muzikservo
Lando Rusio
Retadreso https://radio.yandex.ru/
Lingvo(j) ruse
Posedanto Yandex
Fondiĝo 2015
Stato aktiva
vdr

Yandex Radio (ruse Яндекс.Радио) estas la elsendoflua muzikservo de la firmao Yandex (Rusio). Ĝi ekfunkciis en junio 2015[1].

La retejo proponas pli ol 100 radiostaciojn, tamen ĉi-foje radiostacio (ruse радиостанция) signifas ne organizaĵon aŭ radiokanalon, sed kolekton da kantoj kongruaj al iu ĝenro aŭ humoro. Ĝi funkcias simile al la usona retejo Pandoraen (ne alirebla en Rusio), Spotify, Deezer kaj Zvooq (alireblaj kaj kun ruslingvaj interfacoj). En februaro 2018 ĝin uzis ĉirkaŭ 2 milionoj da homoj[2].

Funkciado

La servo uzeblas per retumilo aŭ aplikaĵo. Por uzi ĝin rekomendindas unue instali la senpagan aplikaĵon Yandex Muziko. La retejo proponas ke uzanto prezentu sin, ĉar tio ebligos memori liajn preferojn. Oni povas sin prezenti per Yandex-konto aŭ sociaj retoj kaj servoj: VKontakte, Mail.ru, Odnoklassniki, Tvitero[2].

La stacioj grupiĝas laŭ bazaj kriterioj: Personaj (ruse Личные станции), Ĝenro (ruse Жанр), Humoro (ruse Настроение), Okupo (ruse Занятие), Epoko (ruse Эпоха), Aŭtoroj (ruse Авторы). Ĉiu el ili konsistas el pluraj subgrupoj, ekzemple Ĝenro (rokmuziko, alternativa muziko, popmuziko, elektronika muziko, dancmuziko, ĵazo ktp), Humoro (printempa, somera, trista, energia, novjara ktp), Okupo (por vekiĝi, endormiĝi, ŝoforante, fona muziko, sportumado, festeno, amrendevuo ktp)[2].

Haveblas muzikludilo, ebliganta haltigi melodion, daŭrigi ĝin poste, preterlasi ĝin (ripeti la antaŭan ne eblas). Premante polekso-signon turnitan (mal)supren, uzanto montras ke respektiva melodio (mal)plaĉas al li. La servo memoros tion kaj konsideros en postaj muzikproponoj, inkluzive en aliaj aparatoj (por registritaj uzantoj). Eblas sendi al geamikoj ligilon al melodio aŭ la stacio ĝenerale[2].

En agordoj de ĉiu stacio eblas agordi ekzemple ĉu ludos medolioj pli aŭ malpli energiaj, rapidaj, tristaj ktp. Oni povas (mal)ŝalti reĝimon de trafikŝparado, de kio dependos sonkvalito. Eblas programi malŝalton de la radio, ekzemple se oni planas endormiĝi aŭskultante muzikon[2].

La servo funkcias senpage, sed tiukaze aperos reklamo kaj nombro de preterlaseblaj melodioj estos limigita[2].

La virtuala asistanto Alisa laŭ voĉpeto povas ŝalti Yandex Radio ĉe necesa stacio[2].

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Mig Wright (2015-06-04) Yandex Radio launches to be Pandora for Russians (angle).
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Александр Герасимов (2018-02-24) Как слушать Яндекс Радио (ruse). voiceapp.ru. Alirita 2019-10-22 .

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.