Wustermark
| Wustermark | ||||||
|
| ||||||
| neurba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Brandenburgio | |||||
| Distrikto | Distrikto Havelland | |||||
| Urborajtoj | – | |||||
| Telefona antaŭkodo | 033234 | |||||
| Poŝtkodo | 14641 | |||||
| Aŭtomobila kodo | HVL | |||||
| Oficiala Municipokodo | 12063357 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Bernd Drees | |||||
| Adreso de la administrejo | Hoppenrader Allee 1 | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 11024 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 52° 33′ N, 12° 57′ O (mapo)52.54972222222212.949722222222Koordinatoj: 52° 33′ N, 12° 57′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 35 m | |||||
| Areo | 52,62 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.wustermark.de/ | |||||
Wustermark [VUstama:k] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Havelland de la federacia lando Brandenburgio, kaj ekestis en 2003 per kunigo de pluraj antaŭe sendependaj komunumoj. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 11 024 loĝantojn.
La komunuma blazono bildigas la olimpikajn ringojn: Tio aludas al la fakto, ke en la nuna komunumoparto Elstal ekestis la unua konstante konservita "olimpika vilaĝo", tranoktejo kaj renkontejo por la sportistoj de la Somera Olimpiko 1936, 18 kilometrojn okcidente de la Olimpika Stadiono de Berlino. Tiu sporta evento en Nazia Germanio estis la unua olimpiko en lando de diktatura regado, forte eksplutata de reĝima propagando, kaj estis aparte fortostreĉe organizita. Entute unua provizora olimpika vilaĝo ekzistis en la Somera Olimpiko 1932 en Los-Anĝeleso, kiam antaŭ la evento konstruiĝis 500 lignaj kabanoj por la sportistoj kaj tuj post la evento malkonstruiĝis.[1] La olimpika vilaĝo de 1936 tamen konstante restis, post la dua mondmilito uziĝis per la Ruĝa Armeo de Sovetunio, kaj pli kaj pli disfalis. Nun memorigaj tabuloj klarigas pri la origina aspekto de la konstruaĵoj en 1936, kaj estas planoj restaŭri la fasade parte difektiĝintan komplekson al laŭeble origina stato.[2]
Referencoj
- ↑ gazetoj Lingener Tagespost / Neue Osnabrücker Zeitung: artikolo "Sportlerquartier, Lazarett und Kaserne" (germane), la 25-an de septembro 2015, paĝo 15
- ↑ gazeto Berliner Morgenpost: artikolo "Kampf gegen den Verfall des Olympischen Dorfs", la 19-an de aprilo 2010
Eksteraj ligiloj
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



