Worked All Zones

Worked All Zones aŭ WAZ, estas radioamatora diplomo transdonita al radioamatoro, kiu sukcese kompletigis ambaŭdirektajn kontaktojn kun aliaj radioamatoraj stacioj lokigitaj en ĉiu el la 40 geografiaj zonoj difinitaj de la diploma esponsoro CQ Amateur Radio[1][2]. Ĝi estas je la dispono de ĉiuj radioamatoroj en la mondo. La baza diplomo oni povas akiri post kontakto kaj konfirmo de kontaktoj uzante kombino de kiu ajn radioamatora bendo aŭ elsendmodo.
La WAZ diplomo komenciĝis en 1934. Ĝi verŝajne estis kreita de K.V.R. Lansingh, W6QX. En la 1940a jaroj ĝi asociiĝis al la CQ Revuo. Tri grandaj konkursoj esti establitaj en septembro por la elsendmodo radioteletajpo, en oktobro por SSB (fonio) kaj en novembro por CW (telegrafio) ĉiuj okazas ĉiujare. Ili altiras la partoprenon de radioamatoroj, kiuj klopodas kontakti kiel eble plej multajn zonojn dum la semajnfinoj de la konkursoj.[3]
Specialaj diplomoj
Specialaj diplomoj estas disponeblaj por tiuj, kiuj kontaktis radiostaciojn en ĉiuj el la 40 zonoj uzante certajn elsendmodoj: CW, AM, SSB, radioamatoraj satelitoj, radioteletajpo, aliaj ciferecaj modoj aŭ SSTV. Specialaj diplomoj estas ankaŭ disponeblaj por specifaj radioamatoraj bendoj: 6m (50 MHz), 10m (28 MHz), 12m (24 MHz), 15m (21 MHz), 17m (18 MHz), 20m (14 MHz), 30m (10 MHz), 40m (7 MHz), 80m (3.5 MHz) kaj 160m (1.8 Mhz). Krome estas speciala WAZ diplomo por tiuj, kiuj uzas la EME (tero-luno-tero) propagformon. Aldonoj estas disponeblaj por fari kontaktojn ekde mobila stacio aŭ pro uzo de malalta povumo (QRP).
5 benda WAZ
Speciala diplomo estas disponebla pro konfirmo de kontaktoj en la kvin HF bendoj (10, 15, 20, 40 kaj 80 metroj).
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ mapo de la 40 zonoj http://www.hb9ocr.ch/hb9ocr/foto/wazmap.jpg Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ regularo de la diplomo (en la angla) http://cq-amateur-radio.com/cq_awards/cq_waz_awards/012804_cq_wazrules_English.pdf Arkivigite je 2010-09-22 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Oficiala retpaĝo de la konkurso http://www.cqww.com/
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.