WinDirStat
| WinDirStat | |
|---|---|
| Ekran-foto de WinDirStat | |
| Programisto | Bernhard Seifert Oliver Schneider |
| Lasta stabila versio | 1.1.2 (#2) (la 2-an de septembro 2007) |
| Operaciumo | Vindozo |
| Programlingvo | C++ |
| Programtipo | Disk-Spaca Analizilo |
| Permesilo | GNU GPL |
| Retejo | windirstat.info |
WinDirStat estas grafika disk-spaca analizilo por Vindozo, notinta por prezenti sub-arban vidon kun disk-spacaj uz-procentoj kune kun uz-ordiga listo de dosier-finaĵoj kiu estas interage integrita kun kolora grafika ekrano (arbo-mapo).[1][2][3] Kreita kiel apert-fonta projekto lanĉita sub GNU GPL, ĝi estis programita uzante "Visual C++"/"MFC" 7.0. La projekto estis inspirita de "KDirStat" (KDE aplikaĵo, de post tiam anstataŭita de "Filelight") por Linukso.
Populareco
WinDirStat estis elŝutita pli ol 4.2 milion-foje el la oficiala fonto ekde la originala versio en oktobro 2003.[4] Ekde oktobro 2011, ĝi estas la 6-a plej ofte elŝutata "Storage" softvaro de "SourceForge" per pli ol 30,000 elŝutoj semajne.[5] La ilo estas ankoraŭ ĝisdata kaj ĝia uzo taŭgas por ĉiuj platformoj.
Projekt-statuso
La plej freŝa versio estis en septembro 2007 kaj programado ĉesiĝis kelkan tempon poste. Tamen, la projek-blogo notis ke la programado rekomenciĝis en majo 2009.[6]
Font-kodo
Fonto estas havebla por ĉiuj lanĉitaj versioj sur la projekt-paĝo de SourceForge en ZIP-formato.
WinDirStat estas programita per revizia kontrolo "Mercurial".
Versioj
Versioj de WinDirStat estas distribuataj pere de "SourceForge".
Kronologio
| Versio | Dato | Informoj |
|---|---|---|
| 1.1.2 (#2) | Septembro 2007 | Aldonitaj tradukoj: Finna, Nederlanda, Rusa, Estona |
| 1.1.2 (#1) | Septembro 2006 | Hispana, Hungara, Itala, kaj Ĉeĥa tradukoj. Eta plibonigo |
| 1.1.1 | Januaro 2005 | "Kristnaska Versio" Pacman anstataŭas progres-linion, Pola traduko, lokaj ŝanĝoj, dokumenta ĝisdatigo, korekto de cimoj |
| 1.1.0 | Januaro 2004 | Aldonita franca traduko, aspektaj ŝanĝoj, korekto de cimoj |
| 1.0.1 | Decembro 2003 | Korekto de cimoj, aldonitaj pliaj ekran-kolumnoj, aldonita disk-elekta dialogo |
| 1.0.0 | Oktobro 2003 | Unua versio. 1.0.0 README diras: Dezajno kaj multaj detaloj estas bazitaj sur KDirStat (kdirstat.sourceforge.net). WinDirStat estas "ia KDirStat re-programita por MS Windows". |
Referencoj
- ↑ Yegulalp, Serdar (2010-03-10). Top free troubleshooting tools for Windows. BusinessWeek.
- ↑ (Summer 2007) “Disk Space Analyzer: WinDirStat”, Maximum PC: PC Fix-It Guide, p. 56.
- ↑ Immler, Christian. (2005) Windows XP Professional. Franzis, p. 247. ISBN 9783772372063.
- ↑ Browse WinDirStat: Windows Directory Statistics. SourceForge.
- ↑ Storage software sorted by downloads. SourceForge.
- ↑ Will resume development now. WinDirStat Blog (2009-05-30).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


