Wilhelm Flitner

Wilhelm Flitner
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1889 (1889-08-20)
en Bad Berka
Morto 21-an de januaro 1990 (1990-01-21) (100-jaraĝa)
en Tübingen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Wilhelm Flitner
Familio
Edz(in)o Elisabeth Flitner (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo profesoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en JenaKielHamburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wilhelm August FLITNER (naskiĝinta la 20-an de aŭgusto 1889 en Berka, mortinta la 21-an de januaro 1990 en Tübingen) estis germana pedagogo. Estante de 1926 eksterorda profesoro ĉe la universitato de Kilo kaj inter 1929 kaj 1958 orda profesoro ĉe la universitato de Hamburgo, li gravis inter la filozofia branĉo de pedaogogio; dum Vajmara Respubliko estis li gravega reformpedagogo.

Kiam li prezidantis inter 1951 kaj 1958 ĉe la okcidentgermana rektoraro, li ege influis la novorientigon de la supraj klasoŝtupoj gimnaziaj. Li zorgis ke estu emfazo pri memstaraj decidebloj por la lernantoj sen rezigno pri baza lernota kanono.

Vivo

Wilhelm Flitner studis de 1909 en Munkeno kaj Jena germanistikon, anglistikon, historion kaj filozofion. En Jena li aktivis en liberaj korporacioj kaj ĉe Serakreis; ĉi tie li konatiĝis kun la posta edzino Elisabeth Czapski. Altlernejinstruistoj de li estis Herman Nohl, la lasta astistanto de Wilhelm Dilthey. El la rondoj ĉirkaŭ Nohl restis dumviva amikeco kun la filozofo Rudolf Carnap. En Jena sukcesis doktoriĝo en la 1912-a jaro ĉe Wilhelm Rein post defendo de tezo pri Aŭgust Ludwig Hülsen kaj ties ligo Bund der Freien Männer.

Post soldatado dum kvar jaroj de la Unua Mondmilito li estis instruanta en gimnazioj; en Jena li engaĝiĝis pri la fondo de popolaltlernejo kiun li estris inter 1919 kaj 1925 postote fare de Adolf Reichwein. En 1922 estis habilitiĝo per laboraĵo pri fundamentoj de didaktiko. Flitner kunfondis la porklerigadan ligon Hohenrodter Bund (Loßburg, 1929/30).[1]

En 1926 li fariĝis eksterorda profesoro en Kilo pri filozofio kaj pedagogio kaj pli malfrue, orda profesoro en Hamburgo.

Nur tri tagoj post la okupado de Hamburgo fare de la Brita Armeo en la 3.5.1945, Flitner kune kun la kontraŭfaŝistoj Rudolf Laun, Bruno Snell kaj Emil Wolff) komencis la reorganizon de la hamburga universitato.[2] Ĝis 1958 Flitner ĉefrespondecis pri la klerigo de novaj instruistoj.

Eldonistece

De 1925, Flitner eldonis kun Aloys Fischer, Theodor Litt, Herman Nohl kaj Eduard Spranger la fakperiodaĵojn "Die Erziehung". En 1935 li demetis la ĉefredaktorecon de ĝi kaj en 1937 li tute ĉesigis kunlaboradon kun ĉi gazeto.[3] Post la Dua Mondmilito, Flitner kunfondis la gazetojn "Die Sammlung" (1945–60), "Der Evangelische Erzieher" (ekde 1949) kaj en 1955 "Zeitschrift für Pädagogik" (kun Fritz Blättner, Otto Friedrich Bollnow, Josef Dolch kaj Erich Weniger).

Honoroj

Verkoj (elekto)

  • August Ludwig Hülsen und der Bund der freien Männer, Jena 1913
  • Allgemeine Pädagogik, Stuttgart 1950
  • Das Selbstverständnis der Erziehungswissenschaft in der Gegenwart, Heidelberg 1957
  • Hochschulreife und Gymnasium, Heidelberg 1959
  • Die gymnasiale Oberstufe, Heidelberg 1961
  • Europäische Gesittung. Ursprung und Aufbau abendländischer Lebensformen, Zürich 1961
  • Grundlegende Geistesbildung. Studien zur Theorie der wissenschaftlichen Grundbildung und ihrer kulturellen Basis, Heidelberg 1965
  • Ausgewählte pädagogische Abhandlungen, Eldonis Heinrich Kanz, Paderborn 1967.
  • Wilhelm Flitner (eld.): Johann Heinrich Pestalozzi: Ausgewählte Schriften, Godesberg 1949

Literaturo

  • Hugbert Flitner: "Wilhelm Flitner – Herkunft und wirtschaftliche Lage in den beruflichen Anfängen." - Ĉe: Anke Grotlüschen, Anette Richter-Boisen (eld.): Bauhaus und Erwachsenenbildung. Progressive Architektur im Verhältnis zu Reformpädagogik und Arbeiter:innen-Bewegung. Opladen, Berlin, Toronto 2023, p. 117–124
  • Hugbert Flitner: "Bauhaus und Reformpädagogik – Walter Gropius und Wilhelm Flitner." - Ĉe: Anke Grotlüschen, Anette Richter-Boisen (eld.): Bauhaus und Erwachsenenbildung. Progressive Architektur im Verhältnis zu Reformpädagogik und Arbeiter:innen-Bewegung. Opladen, Berlin, Toronto 2023, p. 125–128
  • Ulrich Herrmann: Wilhelm Flitner 1889–1990. Pädagoge und Bildungstheoretiker, Goethe-Forscher und Kulturphilosoph. Eine biographie intellectuelle. Klinkhardt, Bad Heilbrunn 2021, ISBN 978-3-7815-2437-8
  • Meike G. Werner; Rainer Hering: Katakombenzeit. Wilhelm Flitner in Hamburg 1929-1969. Wallstein, Göttingen 2025, ISBN 978-3-8353-5638-2

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Fritz Laack: Das Zwischenspiel freier Erwaĉsenenbildung, Bad Heilbrunn 1984, p. 624 ss.
  2. Arnold Sywottek: "Ausblick: Über die Anfänge der Universität Hamburg" - ĉe: Eckart Krause, Ludwig Huber, Holger Fischer (eld.): Hochschulalltag im Dritten Reich. Die Hamburger Universität 1933-1945,. Dietrich Reimer Verlag, Berlino kaj Hamburgo 1991, vol. 3, p. 1389
  3. Wilhelm Flitner: Erinnerungen. Schöningh Verlag, Paderborn 1986, p. 374

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.