Wi-Fi Protected Setup

Wi-Fi Protected Setup (WPS) estas sendrata normo de loka reto celata al la sekura agordo de ekipaĵo konektita al Wi-Fi-retkaptejo. Dezajnita de Wi-Fi Alliance, ĝi estis lanĉita komence de 2007.
La celo de la WPS-protokolo estas simpligi la agordan fazon de sendrata reto-sekureco.[1] Ĝi ebligas al homoj kun malmulte da scioj pri sekureco agordi WPA-aliron (Wi-Fi Protected Access), subtenatan de Wi-Fi-aparatoj.
Ĉi tiu normo emfazas uzeblecon. La koncepto estas dividita en kvar manieroj establi hejman reton. La uzanto deziranta aldoni aparaton al la reto povas uzi unu el la kvar metodoj:
- PIN-metodo (Personal Identification Number), numero legenda sur etikedo (aŭ ekrano) de la nova aparato, kaj raportota al la "reprezentanto" de la reto (la alirpunkto aŭ la registristo);
- PBC-metodo (Push Button Configuration), kie la uzanto premas butonon (fizikan aŭ virtualan), kaj sur la alirpunkto kaj sur la nova aparato;
- NFC-metodo (Near Field Communication), kie la uzanto alproksimigas la novan aparaton al la alirpunkto por establi proksiman kampan komunikadon inter ili;
- USB-metodo (Universal Serial Bus, kiel D-link faras por la plej multaj USB-poŝmemoriloj Wi-Fi), kie la uzanto uzas USB-poŝmemorilon por transdoni datumojn inter la nova aparato kaj la alirpunkto.
Nur la tri unuaj metodoj (PIN/PBC/NFC) akiris atestilon Wi-Fi Protected Setup Certification.[2]
Grava vundebleco de la PIN-metodo estis montrita la 26-an de decembro 2011 fare de Stefan Viehböck.[3],[4] Kvankam la publikaĵo elmontranta la vundeblecon ne enhavis fontkodon, ĝi ebligis al aliaj programistoj skribi kaj publikigi realigon de la atako.[5] Hodiaŭ, estas forte rekomendite ne uzi ĉi tiun protokolon.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Ĝi unue estis nomita angle «Wi-Fi Simple Config»
- ↑ angle «How does Wi-Fi protected setup work» Arkivigite je 2024-02-13 per la retarkivo Wayback Machine, Wi-Fi Alliance
- ↑ angle (PDF) «Brute forcing Wi-Fi Protected Setup: When poor design meets poor implementation», Stefan Viehböck
- ↑ angle Steven J. Vaughan-Nichols, «Wi-Fi Protected Setup is Busted», ZDNet, 28 decembro 2011
- ↑ angle «reaver-wps: Brute force attack against Wifi Protected Setup»
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Tradukfonto
| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Wi-Fi Protected Setup" en la franca vikipedio (fonta versio 206802144). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.