Whitby

Whitby
urbeto
civila paroĥo Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 594  (2001) [+]
Geografio
Geografia situo 54° 29′ N, 0° 37′ U (mapo)54.4858-0.6206Koordinatoj: 54° 29′ N, 0° 37′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Whitby (Britio)
Whitby (Britio)
DEC
Situo de Whitby

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Whitby, North Yorkshire [+]
vdr

Whitby estas fiŝboata haveno kaj turista urbo en la provinco North Yorkshire ĉe la nordorienta marbordo de Anglio. Ĝi troviĝas ĉe la estuaro de la rivero Esk kaj pro la marborda kurbo frontas pli norde ol oriente. La nomo de la urbo venas el la dana lingvo kaj signifas "blanka urbo".

La urbo vastiĝas supren sur la krutaj flankoj de la Esk-valo. Sur la okcidenta klifo situas la plejparto de la urbo, sed sur la orienta klifo troviĝas la impona ruino de Whitby Abbey (abatejo) kaj ankaŭ la Preĝejo de Sankta Maria (St Mary). Por atingi la orientan klifon oni devas veturi longdistance laŭstrate aŭ surgrimpi la famajn 199 ŝtupojn, aŭskultante al aliaj nombrantaj grimpantoj. Sur la orienta klifo oni vidas la statuon de ŝipestro James Cook, kiu eknavigis el Whitby, kaj arkon de barto honore de la historia balenindustrio.

Stranga vizitindejo ĉe Whitby estas la Drakula Muzeo – grandparto de la romano de Bram Stoker okazis tie, inkluzive de la alveno de Drakulo sur ŝipo albordigita en la haveno. Dum sunsubiro super la apuda Promontoro Kettleness Lucy observis de la preĝeja korto, sed ŝi ne sciis kiom da ŝtupoj ŝi suprengrimpis por alveni tien.

Apud Whitby okazis la katastrofo de la hospitala ŝipo Rohilla je 30-a de oktobro 1914, kiu fundeniĝis sufiĉe proksime de la marbordo. 85 homoj mortis kaj plejparte enteriĝis en la preĝeja korto. Eble Rohilla sinkis, eble ĝi trafis minon, raportoj diferencas.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.