Walter Davy

Walter Davy
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1924 (1924-12-20)
en Vieno
Morto 14-an de septembro 2003 (2003-09-14) (78-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
scenaristo
filmproduktoro
reĝisoro
filmreĝisoro
filmaktoro
teatra aktoro
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Walter DAVY (naskiĝinta la 20-a de decembro 1924 en Wien, mortinta la 14-a de septembro 2003 samloke) estis aŭstra reĝisoro kaj aktoro.

Biografio

Post studoj ĉe la konata viena Max-Reinhardt-Seminario li iĝis helpreĝisoro ĉe Burgteatrejo en 1948. De 1950-55 li laboris ankaŭ por la usona radistacio Rot-Weiß-Rot en Wien kaj por la semajna novaĵkinorevuo Austria-Wochenschau kiel produktoro. Poste li reĝisoris ĉe Burgteatrejo kaj Akademie-teatrejo en Wien kiel ankaŭ ĉe teatrejoj en Göttingen, Berlin, Heidelberg, Basel und Düsseldorf.

Ekde 1968 li estis ĉefreĝisoro por televidaj drametoj ĉe ORF. Krome li ankaŭ verkis, i.a. por la dimanĉa radielsendo Der Watschenmann. Li populariĝis kiel unugamba inspektoro kaj sekciestro Paul Schremser en la televida serio Kottan ermittelt. Li ankaŭ direktis la filmigon de la aŭstra familia serio Familie Merian.

En 1990 li revenis al la Reinhardt-Seminario kiel docento. Ankaŭ post la retiriĝo en 1992 li plue videblis sur la televida ekrano aŭ kineje kiel aktoro.

Lia dekstra gambo devis esti amputita dum Dua mondmilito per urĝa operacio, sen apliko de anestezilo.

Premioj

  • 1978: Fernsehpreis der österreichischen Volksbildung
  • 1985: Goldene Ehrenmedaille der Bundeshauptstadt Wien
  • 1995: Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst
  • 2000: Großes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich[1]

Filmaro

  • 1966: Der Fall Bohr (reĝisorado; televida filmo)
  • 1975: Jakob der Letzte (televida filmo, laŭ la romano de Peter Rosegger)
  • 1976–1983: Kottan ermittelt
  • 1979: Santa Lucia
  • 2001: Trautmann (televida serio)
  • 2003: Julia – Eine ungewöhnliche Frau (televida serio)

Eksteraj ligiloj

Subnotoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.