Wab Kinew

Wab Kinew
Persona informo
Naskonomo Wabanakwut Kinew
Naskiĝo 31-an de decembro 1981 (1981-12-31) (44-jaraĝa)
en Kenora
Etno Oĝibvoj vd
Lingvoj aniŝinabekaanglafranca vd
Loĝloko Vinipego vd
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Manitobo - ekonomiko
Collège Béliveau (en) Traduki
University of Winnipeg Collegiate (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nova Demokratia Partio de Manitobo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo porinfana verkisto
muzikisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Live By the Drum ❦
Mide-Sun vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wabanakwut “Wab” KINEW / wɑːb kɪˈnuː / (naskita la 31-an de decembro 1981 en Kenora, Ontario) estas kanada politikisto, muzikisto kaj televida prezentisto,[1][2][3] kaj estis la ĉefministro de la provinco Manitobo ekde 2023. Li estas la prezidanto de la Nova Demokrata Partio de Manitobo. Ekde 2016, li estis membro de la Leĝdona Asembleo de Manitobo reprezentante la balotdistrikton Fort Rouge.[4]

Li estas membro de la Oĝibvoj, unu el la pli ol 600 Unuaj Nacioj de Kanado.

Antaŭ ol eniri politikon, Kinew estis verkisto, repisto, elsendoĵurnalisto kaj universitata administranto, plej konata kiel gastiganto de programoj ĉe CBC Radio kaj CBC Television. Kinew estas la unua indiĝena ĉefministro de Kanado kaj la unua indiĝena ĉefministro de Manitobo ekde la mestiza ĉefministro John Norquay en 1887.

Kinew verkis tri librojn: personan memuaron, infanlibron kaj fantaziromanon. Lia memuaro, The Reason You Walk (La Kialo Kial Vi Marŝas), gajnis la Premion Kobo por Emerĝantaj Verkistoj en 2016.

En 2017, Kinew enkondukis Leĝprojekton 223, kiu establis la 30-an de septembro kiel la Tagon de Oranĝĉemizo, celitan memorfesti la viktimojn de indianaj loĝlernejoj (d:Q945507). kaj en 2019, li enkondukis Leĝprojekton 228, la Monaton de Sika Heredaĵo. Alia leĝprojekto lia en tiu jaro nomis la Metisan ribelestron Louis Riel kiel la unuan honoran ĉefministron kaj integrigis liajn kontribuojn en la lernejan instruplanon.

Referencoj

  1. DeMara, Bruce, "CBC series 8th Fire aims to dispel native stereotypes", Toronto Star, la 17-an de januaro 2012.
  2. Colbert, Sam, "Wab Kinew: behind the voice of CBC's Q guest host", Toronto Star, la 15-an de decembro 2014.
  3. "The accidental journalist: Wab Kinew emerges as contender to host Q". The Globe and Mail, la 19-an de decembro 2014.
  4. "Wab Kinew eyes run for Assembly of First Nations chief", CBC News, May 20, 2014.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.