Víctor Chamorro

Víctor Chamorro
Persona informo
Víctor Chamorro Calzón
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1939 (1939-08-29)
en Monroy
Morto 9-an de majo 2022 (2022-05-09) (82-jaraĝa)
en Plasencio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Salamanko - Licenco en Juro Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Víctor CHAMORRO Calzón (Monroy, Provinco Cáceres, 29a de aŭgusto 1939 - Plasencia, Cáceres, 9a de majo 2022)​ estis hispana verkisto.

Biografio kaj kariero

Li gradiĝis je juro ĉe la Universitato de Salamanko, kaj estis instruisto en mezlernejoj Colegio Libre Adoptado de Hervás (Cáceres) kaj Destino (Madrido).

En 1963 li estis finalisto de la Premio Planeta per El santo y el demonio, kaj sekvajare li estis denove finalisto per El adúltero y Dios, tiam kun la pseŭdonimo "Vizarco".

Per la verko Amores de invierno li estis finalisto en la Premio Blasco Ibáñez en 1966. Kaj finalisto de la premioj Nadal, Planeta, Alfaguara kaj Ateneo de Sevilla, inter aliaj. En 1967, per La venganza de las ratas (premio Urriza), li sukcesis en la vendolistoj super tiam famaj verkistoj kiel Miguel Delibes, Dominique Lapierre, Larry Collins ktp.

Per El seguro (1968) li ricevis la premion Ateneo Jovellanos de novelo. Al Las Hurdes, tierra sin tierra (1969), sekvis Sin raíces (1971), biografio de gravulo de la regiono ekstremadura: nome Agustín Sánchez Rodrigo, eldonisto de la metodo Rayas inventita de sia amiko Ángel Rodríguez Álvarez, kiu vendis milionojn da ekzempleroj de lernolibro por eklerni legadoj kaj skribadon. La Guía secreta de Extremadura (1976), Extremadura, afán de miseria (1979) [2022 ĉe Jarramplas], Por Cáceres de trecho en trecho (1981), la Historia de Extremadura (1981-1984) en 8 volumoj, estis verkoj dediĉitaj al populara disvastigado de Ekstremaduro. El muerto resucitado (1984) kaj El pasmo (1987) kompletigis fekundan etapon de la 1980-aj jaroj, produktiva en titoloj kaj premioj.

Je El pasmo, Seix Barral en 1987, la verkoj de Chamorro akiris psikologian kompleksecon. Al Reunión patriótica (1994) kaj El pequeño Werther (1997) sekvis La hora del barquero (2002), eldonita de Acantilado kiel venkinto de la prestiĝa Premio Café Gijón. Poste li publikigis Érase una vez Extremadura (2003).

Krome li estis fekunda kunlaboranto en ĵurnalismo ĉe Diario 16, El Independiente, ABC kaj El País.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.