Vouvry

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vouvry (stacidomo).
Vouvry
Blazono de Vouvry
Blazono de Vouvry
Blazono de Vouvry
Komunumo Vouvry
Komunumo Vouvry
Komunumo Vouvry
komunumo en Svislandovilaĝosetlejo
Kantono Valezo
Distrikto Monthey
Koordinatoj  46° 20′ 15″ N 6° 53′ 26″ O / 46.33750 °N, 6.89056 °O / 46.33750; 6.89056 (mapo)Koordinatoj: 46° 20′ 15″ N 6° 53′ 26″ O / 46.33750 °N, 6.89056 °O / 46.33750; 6.89056 (mapo)

Map

Areo 33,50 km²
Alteco 387 m super marnivelo
Poŝtkodo 1896
Komunumkodo 6159
Mapo de Vouvry
Mapo de Vouvry
Mapo de Vouvry
vdr

Vouvry estas komunumo en la distrikto Monthey en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 3706 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Vouvry situas en okcidento de Valezo kaj etendiĝas de la okcidenta bordo de Rodano en la riverdelto ĝis al la Alpoj. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Vouvry kaj Porte du Scex en la riverebenaĵo kaj la montaraj vilaĝoj Miex kaj Taney.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 33,50 km², de kiuj 35,9% estas kovritaj de arbaro, 37,5% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Vouvry limas en nordo al Port-Valais, en nordoriento al Chessel (VD), en oriento al Yvorne (VD), en sudoriento al Aigle (VD), en sudsudoriento al Collombey-Muraz, en sudo al Vionnaz, en okcidento al La Chapelle-d'Abondance (Savojo, Francio), kaj en nordoriento al Saint-Gingolph.

Trafiko

Tra Vouvry pasas la kantona ĉefvojo n-ro 21, kiu kondukas de Savojo al Valezo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 1 kilometron oriente de la komunumo aliflanke de Rodano en Aigle. Pere de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Saint-Gingolph al Saint-Maurice la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Vouvry datiĝas el la jaro 1018 kiel Vobreium kaj Wovregium. En la jaro 1018 la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo koncedis la reĝan teritorion Vouvry al la Abatejo Saint-Maurice, kiu tie instalis subvoktejon. La landa suvereneco apartenis ek de 1032 al la Sankta Romia Imperio kaj poste al la Grafoj de Savojoj. Ĝis 1536, kiam Valezo ĝin konkeris ĝi apartenis al la Voktejo Chillon. Ek de 1536 ĝi apartenis al la Voktdistrikto Monthey kaj dividis ties historian sorton.[3]

Partneraj komunumoj

Vouvry havas komunuman partnerecon kun la komunumo Bodnegg en Baden-Virtembergo en Germanio.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.