Victoria Nicole
| Victoria Nicole | |
|---|---|
| homo | |
| Naskiĝo | 23-an de oktobro 2010 (15-jaraĝa) en Ocumare del Tuy |
| Profesio | kantisto, lernejano (pro la aĝo) |
| Instrumentoj | voĉo kaj piano |
| Retejo | paĝo en la retejo Instagram |
Victoria Nicole (je plena nomo Victoria Nicole Sanchez Rodríguez)[1] estas venezuela-portugala infana kantisto. Ŝi naskiĝis la 23-an de oktobro 2010 en Ocumare del Tuy,[1] Venezuelo, kaj en frua aĝo kun sia familio translokiĝis al Portugalio, do nun estas 15-jara. Interalie ŝi en 2024 venkis la tiujaran kantokonkurson The Voice Kids Portugal[2][3] kaj la nacian junulara Eŭrovido-Kantokonkurson en Portugalio, organizitan de la nacia publika televida korporacio Rádio e Televisão de Portugal (RTP) kaj sekve partoprenis en la renoma internacia Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2024 novembre de tiu jaro en Madrido - tie ŝi akiris al duan lokon per la kanzono "Esperança" ("espero"), kantita en la portugala kaj hispana - la teamo rezistis la tenton enplekti anglajn vortojn en la kanzonon, por ŝajnigi la impreson esti pli internacia. La kanton aranĝis ŝi mem.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- konkursa profilo de Victoria Nicole (angle)
- filma prezento de la kanto, en la retejo Jutubo - eblas enŝalti subtitolojn en Esperanto
- paĝo en la retejo Instagram
- paĝo en la retejo Facebook
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

