Vespedoj

Vespedoj, Vespidae, estas granda (preskaŭ 5000 specioj), diversa, kosmopolita familio de la subordo Apokrito (parto de la ordo Himenopteroj), entenanta preskaŭ ĉiujn la konatajn bonsociemajn vespojn (kiel Polistes fuscatus, Vespa orientalis kaj Vespula germanica) kaj multajn solemajn vespojn.[1] Estas tamen kelkaj similaj insektoj, ankaŭ nomataj "vespoj", ne apartenantaj al Vespedoj (klarigoj estas troveblaj en la artikolo "vespo").
Ĉiu sociema vespokolonio enhavas ordinare po unu reĝinon kaj nombrajn laboristinojn kun variaj gradoj de fekundeco relative al la reĝino. En moderklimataj sociemaj specioj, kolonioj kutime daŭras po unu jaron, kaj mortas je la eko de la vintro. Novaj reĝinoj kaj maskloj estas produktitaj je la fino de la somero, kaj post pariĝado, la reĝinoj vintrumas en fendoj aŭ aliaj ŝirmitaj lokoj. La nestoj de solemaj specioj estas konstruitaj el koto, sed sociemaj vespoj uzas plantofibrojn, maĉatajn por formi kartonsimilan materialon. La specioj produktantaj mielon estas polenvektoroj kiuj kontribuas al la polenigo de kelkaj plantoj, kaj estas eblaj aŭ eĉ efektivaj polenigantoj,[2] dum aliaj estas rimarkindaj predantoj de plaginsektaj specioj.
Subfamilioj
La familio Vespedoj entenas la sekvajn subfamiliojn:
- Solemaj vespoj:
- Eumeninae
- Euparagiinae (nur unu vivanta specio de solemaj vespoj)
- Masarinae (solemaj vespoj produktantaj mielon)
- Sociemaj vespoj:
- Polistinae
- Stenogastrinae (nur en Sudazio kaj Nov-Gvineo)
- Vespinae
Notoj
- ↑ Pickett, Kurt M.; Wenzel, John W. (2004). "Phylogenetic Analysis of the New World Polistes (Hymenoptera: Vespidae: Polistinae) Using Morphology and Molecules". Journal of the Kansas Entomological Society. 77 (4): 742–760. doi:10.2317/E-18.1.
- ↑ Sühs, R.B.; Somavilla, A.; Putzke, J.; Köhler, A. (2009). "Pollen vector wasps (Hymenoptera, Vespidae) of Schinus terebinthifolius Raddi (Anacardiaceae), Santa Cruz do Sul, RS, Brazil". Arkivigite je 2012-01-17 per la retarkivo Wayback Machine Brazilian Journal of Biosciences. 7 (2): 138–143.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.