Verdkata testamento

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Verdkata Testamento
Verdkata Testamento
Verdkata Testamento
Aŭtoro Raymond Schwartz
Eldonjaro 1926
Urbo Parizo
Eldoninto Esperantista Centra Librejo
Paĝoj 126
vdr

Verdkata Testamento [1][2] estas originale Esperantlingve verkita 126-paĝa poemaro de Raymond Schwartz, eldonita en 1926 ĉe Esperantista Centra Librejo. Estas represo el la jaro 1974. Ekzistas ankaŭ KD-versio de la libro, voĉlegita de Stano Marček kaj eldonita de li en 2010. La kolektaĵo origine estis sceneja materialo por la siatempe tre renoma esperanta kabaredo Verda Kato en la bohema kvartalo Montmartre de Parizo en la 1920-aj jaroj.

Recenzoj

Citaĵo
 Kia lerteco en la versfarado, kia ĵonglado kun la vortoj, kiaj neatenditaj vortludoj! Ĉu mokataj estas abstinenco, ĉu virino, ĉu aliaj aktualaĵoj, ĉiam en perfektaj versoj senmanke ritmitaj kaj rimitaj, la aŭtoro ĉizis senĝene siajn juveletojn. 
— 1926, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 136; Historio Esperanto II, paĝo 606
Citaĵo
 Mirinda Esperantigo de la franca sprita literaturo petolema, kelkfoje iom «riska». Malbonhumoraj samideanoj tuj mendu kaj legu la libron! Tiuj kiuj dubas ankoraŭ, ke Esperanto estas vivanta lingvo, studu la kolekton de gajigaj versoj de Schwartz, kiuj estas vera ĉefverko en sia speco. 
— Belga esperantisto n147 (maj 1927)

Referencoj

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4807, paĝo 403
  2. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 131; en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 606, kaj en Enciklopedio de Esperanto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.