Verda pigo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda pigo
Verda pigo
Verda pigo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Cissa
Specio: C. chinensis
Cissa chinensis
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Verda pigo (Cissa chinensis) estas specio de birdo de la familio de korvoj kaj pigojKorvedoj.

Ĝi estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Eŭropa pigo aŭ iomete pli malgranda. Ĝi estas ege verda, iom pli hela sube, kaj havas larĝan nigran strion el la beko (tra la okuloj) al la nuko. La vosto estas tre longa kaj markita de blankaj pintoj. Tio ĉio ege kontrastas kun la ruĝecaj senplumaj okulringoj, ruĝaj beko kaj gamboj. La unuarangaj flugilplumoj estas ruĝecgrenatoj kaj tio markas la specion kiel unu el la plej rimarkindaj kaj distingaj membroj de la tuta familio.

Ĝi troviĝas el malalta Himalajo en nordorienta Barato laŭ larĝa sudorienta zono suben al centra Ĉinio, Malajzio, Sumatro kaj nordokcidenta Borneo en ĉiamverdaj arbaroj (inklude arbarojn de bambuo), klaraĵoj kaj arbustejoj.

Tiu birdo serĉas manĝon kaj surgrunde kaj en arboj, kaj prenas grandan proporcion de animalaj predoj kiel multaj senvertebruloj, etaj reptilioj, mamuloj kaj birdidoj kaj ovoj. Ili manĝas ankaŭ viandon el ĵus mortigitaj kadavraĵoj.

La neston konstruas en arboj, grandaj arbustoj kaj ofte en branĉarego de diversaj grimpaj vitoj. La ino kutime demetas 4 al 6 ovojn.

La voĉo estas tre varia sed ofte akra piip-piip. Ili ofte faras ankaŭ fajfadojn kaj babilemajn voĉojn.

Referencoj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.