Vaumarcus
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vaumarcus (stacidomo). |
| Vaumarcus | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Blazono de Vaumarcus | |||||
| Vaumarcus, centro kun kastelo | |||||
| eksa komunumo de Svislando • loĝloko | |||||
| |||||
| Kantono | Neŭŝatelo | ||||
| Distrikto | Boudry | ||||
| Koordinatoj | 46° 52′ 40″ N 6° 45′ 15″ O / 46.87778 °N, 6.75417 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 40″ N 6° 45′ 15″ O / 46.87778 °N, 6.75417 °O (mapo) | ||||
| Nombro de loĝantoj | 265 | ||||
| Areo | 1,78 km² | ||||
| Alteco | 447 m super marnivelo | ||||
| Poŝtkodo | 2028 | ||||
| Komunumkodo | 6415 | ||||
| Mapo de Vaumarcus | |||||
Vaumarcus (iama germana nomo Famergü) estas politika komunumo en la distrikto Boudry de la kantono Neŭŝatelo en Svislando. De 1875 ĝis 1966 la oficiala nomo de la komunumo estis "Vaumarcus-Vernéaz".
Geografio
Vaumarcus situas je 447 m super marnivelo, 18,2 km sudokcidente de la kantona ĉefurbo Neŭŝatelo. La plej proksima urbeto estas Yverdon, 14,2 km en la sudokcidento. La komunumo situas je la suda rando de la Ĵuraso, proksime de la bordo de la Lago de Neŭŝatelo.
Loĝantaro
Vaumarcus havis 228 loĝantojn fine de 2007, respektive 265 finde de 2010, kaj pro tio apartenas al la malgrandaj komunumoj de la kantono Neŭŝatelo. 93,2 % de la loĝantoj estas franc-parolantaj, 3.7 % germanparolantaj und 2.1 % italparolantaj (stato 2000). De 1970 (140 loĝantoj) la loĝantaro rimarkeble pligrandiĝis.
Historio
La unua skriba mencio de la vilaĝo okazis en 1194 je la nomo "Vallis Margult", 1228 troveblas la nomo "Valmarcuel". "Margult" probable estas ligita al la ĝermana persona nomo "Markold" aŭ "Markwald". La historio de la vilaĝo estas proksime ligita al tiu de la kastelo Vaumarcus, menciita jam en 1285. En 1308 la grafoj de Neŭŝatelo akiris la malbone vartitan kastelon kaj riparis ĝin. En 1476, post la batalo ĉe Grandson, oni bruldetruis la kastelon.
De 1648 Neŭŝatelo estis princlando kaj de 1707 ligita kun la reĝlando Prusio per persona unio. En 1806 la teritorio estis cedita al Francujo sub Napoleono I-a kaj en 1815 pro la Viena Kongreso fariĝis parto de la Svisa Konfederacio. Ĝis 1848 la reĝoj de Prusujo tamen restis ankaŭ la princoj de Neŭŝatelo.
En 1875 la ĝis tiam memstara komunumo Vernéaz estis kunigita kun Vaumarcus al la komunumo Vaumarcus-Vernéaz. En 1966 la komunumo reprenis la malnovan nomon Vaumarcus.[1]
Esperanto en Vaumarcus
En 1901 Jean Borel, Esperanto-pioniro en Svislando kaj la Germana Regno, lernis Esperanton en Vaumarcus.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vaumarcus – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Informoj pri Vaumarcus (en la franca lingvo) Arkivigite je 2008-11-13 per la retarkivo Wayback Machine
- kastelo Vaumarcus (en la germana) Arkivigite je 2009-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Elaeraj bildoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





