Vamba Sherif

Vamba Sherif
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1972 (1972-11-30) (53-jaraĝa)
en Liberio
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vamba Omar SHERIF (naskiĝis en 1973 en Kolahun, Liberio), estas liberia verkisto, eseisto, filmkritikistdo, rifuĝinto kaj poligloto kiu loĝas en Nederlando.

Biografio

Dum la unua golfa milito en Kuvajto, en 1991, la familio fuĝis unue al Jordanio, poste al Sirio kaj fine en 1993 al Nederlando. Por povi fari studojn de juro, li lernis la nederlandan. Eĉ loĝante en Nederlando, Vamba Sherif konsideras sin kiel liberia aŭtoro.

Verkaro

En siaj romanoj li esploras la temojn de identeco, ekzilo, milito kaj de la streĉiteco inter modera kaj ekstrema islamo, amo kaj aparteno..

Liaj romanoj estis publikigitaj en multaj lingvoj, inkluzive de la angla, la nederlanda, la franca, la hispana, la germana kaj la malajala[1].

1999: The Land of the Fathers (La Lando de la patroj) estis lia unua romano

2003: La Regno de Sebah pri afrika familio en Nederlando.

2007: Bound to Secrecy (La leĝo de la Silento), krimromanon pri la povorilatoj post kiam Sherif renkontas la diktatoron Charles Taylor en 2000.

2011: The Witness (La Atestanto)

2015: The Emperor’s  Son (La Filo de la Imperiestro), kiu temas pri la pliiĝo kaj falo de unu el la plej grandaj imperioj en la Afriko de la 19- a jarcento, la Imperio Wasolu de Samori Touré.

2018: li ankaŭ redaktis kune kun Ebissé Rouw nederlandlingvan libron: Zwart-Afro-Europese literatuur uit de Lage Landen (Nigra afrika-eŭropa literaturo en Nederlando kaj Belgio), ISBN 9789025451547.

2021: Unprecedented Love, memoraĵoj pri sia vivo en Liberio kaj vivo kiel rifuĝinto

Poligloto

Naskiĝinta en la medio de intelektuloj, la juna Vamba parolis krom sian denaskan lingvon, la mandingan, jam tri afrikajn lingvojn (bandian, kisian kaj mendean). Kiam lia patro iĝis universitata profesoro en Kuvajto li lernis la araban kaj konatiĝis kun la afrikaj, anglaj kaj arabaj literaturoj. Li ankaŭ parolas la nederlandan, la anglan kaj la francan[2].

Vidu ankaŭ

Poligloto

Retaj ligiloj

(angla) Oficiala retejo de Vamba Sherif Arkivigite je 2021-01-20 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj

  1. (en) Pri Vamba Sherif, Universitato Zulu-Natal
  2. (nederlanda) KNAW Tweegesprek: Vamba Sherif & Pieter Muysken, Stemmen van Afrika, la 15-an de januaro 2013

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.