Valorteorio

Valorteorio konsistas el variaj alproksimiĝoj kiuj ekzamenas kiel, kial kaj ĝis kia grado homoj valorigas aferojn kaj ĉu la objekto aŭ subjekto de la valorigo estas persono, ideo, aĵo aŭ io alia.

Ene de filozofio, ĝi povas esti konata kiel etikoaksiologio. Dekomencaj filozofiaj esploroj serĉis kompreni la bonon kaj malbonon kaj precizigi la koncepton de "bono". Nuntempe, multo de la valorteorio aspiras al tio science empiria, registrante tion kion la homoj valorigas kaj klopodante kompreni kial ili valorigas ĝin en la kunteksto de la psikologio, de la sociologio kaj de la ekonomiko.[1]

En ekologia ekonomiko valorteorio estas apartigita en du tipoj: nome valoro de la donacanto kaj valoro de la ricevanto. Ekologiaj ekonomikistoj tendencas kredi ke 'la reala riĉo' bezonas donac-determinitan valoron kiel mezuro de tio kio necesas por fari aĵon aŭ generi servon. [2]

En aliaj fakoj, teorioj metas la gravon de valoroj kiel analizo sendependa variabla (kiel tiuj de Max Weber, Émile Durkheim, Talcott Parsons kaj Jürgen Habermas). Klasikaj ekzemploj de sociologiaj tradicioj kiuj malakceptas aŭ minimumigas la demandon de la valoroj estas instituciismo, historia materiismo (kiel Marksismo), kondutismo, pragmat-orientitaj teorioj, postmodernisma filozofio kaj variaj objektivism-orientitaj teorioj.

Je ĝenerala nivelo, estas diferenco inter morala kaj natura bonoj. Moralaj bonoj estas tiuj kiuj rilatas al la konduto de personoj, kutime kondukante al laŭdo aŭ mallaŭdo. Naturaj bonoj, aliflanke, rilatas al objektoj, ne al personoj. Por ekzemplo, la aserto "Maria estas bona persono" uzas 'bona' tre diference ol en la aserto "Tiu estas bona manĝo".

Etiko estas ĉefe fokusita al moralaj bonoj pli ol al naturaj bonoj, dum ekonomiko rilatas al tio kio estas ekonomie bona por la socio sed ne al individua persono kaj estas interesata ankaŭ en naturaj bonoj. Tamen, kaj moralaj kaj naturaj bonoj estas egale gravaj por boneco kaj valorteorio, kio estas pli ĝenerala laŭ vidpunkto.

Notoj

  1. David Detmer (1988). Freedom as a Value: A Critique of the Ethical Theory of Jean-Paul Sartre. Open Court Publishing. ISBN 978-0812690835.
  2. (H. T. Odum, Environmental Accounting: Emergy and environmental decision-making, 1996).

Bibliografio

  • Nicholas Rescher. 2010. Axiogenesis: An Essay in Metaphysical Optimalism. Lexington Books.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.