Valeto

Valeto laŭ la plej kompletaj vortaro de Esperanto estas evitinda vorto por ĉambristo,[1] en pli larĝa senco servisto: Valeto (de la franca forto valet aŭ varlet, de vassellittus en la vulgara latino, "juna nobelulo, paĝio", diminutivo de vasallus en la mezepoka latino, "servanto", komparu la Esperantan vorton vasalo) estas termino por masklaj servistoj kiuj servas kiel personaj helpantoj al ties dungantoj. En la Mezepoko kaj Antikva Reĝimo, la franclingva esprimo valet de chambre utilis por aludi al la rolo por junaj korteganoj kaj specialistoj kiaj artistoj en reĝa kortego, sed la termino valet per si mem plej ofte referencas al normala servisto responsa pri la vestoj kaj personaj propraĵoj de dungistoj, kaj kiu faras minorajn aranĝojn. La esperanta neologismo spegulas la francan signifon.
Aliaj signifoj
- Valeto estas ankaŭ malgranda valo.
- La Valeto (La Valletta) estas ĉefurbo de Malto.
- Valeta parkado
Referencoj
- ↑ La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), en la reta eldono de 2020, nur plej koncize informas per unu vorto, ke temas pri (evitinda) alternativa vorto por ĉambristo. La unua eldono de PIV el 1970 entute ne havas tiun signifon. Por komparo: La klarigo kiu estas "malgranda valo" en la eldono de 2020 ampleksis 15 vortojn, kvankam la vorto "val-et-o" fakte estas memklariga. Tio nur por ilustri, kiom negrava la aŭtoroj de la ilustrita vortaro de Esperanto juĝas la klarigon "valeto"=ĉambristo.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.