Val Terbi
| Val Terbi | |
|---|---|
| Blazono de Val Terbi | |
| Komunuma domo kaj lernejo en Vicques, komunumo Val Terbi | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Ĵuraso |
| Distrikto | Delemonto |
| Koordinatoj | 47° 21′ 0″ N 7° 24′ 40″ O / 47.35000 °N, 7.41111 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 0″ N 7° 24′ 40″ O / 47.35000 °N, 7.41111 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 2592 |
| Areo | 38,86 km² |
| Alteco | 455 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2824 Vicques 2828 Montsevelier 2829 Vermes |
| Komunumkodo | 6730 |
| Situa mapo de Val Terbi | |
Val Terbi estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 2592 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012. La sidejo de la komunuma administracio situas en Vicques.
Geografio
La komunumo Val Terbi situas en oriento de la Distrikto Delemonto en la valo de la rivereto Scheulte, alfluanto de Birs. La nomo de la valo, Val Terbi, fariĝis la nomo de la nova komunumo. Ĉar la centraj komunumoj de la valo ne partoprenis la komunuman kuniĝon de la 1-a de januaro 2013 la nova komunumo konsistas el ĉefa parto konsistanto el la iamaj komunumoj Vermes kaj Vicques, kaj eksklavo konsistanta el la iama komunumo Montsevelier.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 38,86 km², de kiuj 47,8% estas kovritaj de arbaro, 46,1% servas por agrikulturo kaj 4,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La ĉefparto de la komunumo Val Terbi konsistanta el Vicques kaj Vermkes limas en nordnordokcidento al Bärschwil (SO), en nordo al Courchapoix kaj Corban, en nordoriento al Mervelier, en oriento al Schelten (BE), en sudoriento al Seehof (BE), en sudo al Corcelles (BE), en sudsudokcidento al Crémines (BE), en sudokcidento al Rebeuvelier, kaj en okcidento al Courroux.
La eksklavo Montsevelier limas en nordo al Grindel (SO), en nordoriento al Erschwil (SO), en oriento al Beinwil (SO), en sudo al Mervelier, en okcidento al Corban, kaj en nordokcidento al Bärschwil (SO).
Trafiko
Vicques situas ĉe la pasejvojo tra Schelten-Pasejo de Delemonto al Mümliswil en Kantono Soloturno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de la stacidomo de Delemonto al Montsevelier. Krome de Vicques flanka buslinio kondukas al Vermes.
Historio
La komunumo Val Tebi estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2013 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumon Montsevelier, Vermes kaj Vicques. [3]
Origine la komunuman kunigan projekton partoprenis 7 komunumoj. Dum la baloto de la 7-a de februaro 2012 tamen la komunumoj Courroux, Courchapoix, Corban kaj Mervelier rifuzis la kuniĝon. Tial la noma komunumo Val Terbi estis kreita nur el la ceteraj tri komunumoj. Montsevelier pro tio fariĝis eksklavo.[4]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: [ Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: François Kohler: Vicques en Historia Leksikono de Svislando (2013-03-04)
- ↑ Teksto pri la historio de la komunumo Val Terbi en la komunuma retejo.
Eksteraj ligiloj
- Terbi.ch Oficiala retejo de la komunumo Val Terbi[rompita ligilo]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Val Terbi – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





