V-valo

V-valo (Linville Gorge, NAcia Arbaro Pisgah, Norda Karolino, Usono.

V-valo V-forma valo estas valo kiu troviĝas ofte en mezmontaro kaj altmontaro. Ofte la la valofundo estas mallarĝa, tiel ke la valo povas esti nomata mallarĝvalo.

V-valoj ekestas ĉe forta profunda erozio kaj samtempe okazanta denudacio ĉe la valaj deklivoj.

Geomorfologio

Antaŭanto

la transiro de mallarĝa funelforma valo al gorĝo kaj V-valo ĉe Briksdalsbreen, parto de la glaĉero Jostedalsbreen, Norvegujo.

Precipe ĉe la supra parto de rivero la riverakvo rapide fluas pro la granda dekliveco, parte en formo de akvofaloj. La rivero entranĉiĝas erozie en la rokaĵon kaj tio dum la jarcentoj fariĝis funelvalo. Depende de la eco de la rokaĵo el tio rezultas V-valo aŭ ravino. Tiu fenomeno troviĝas ofte en altmontaro. La erozio en la profundo estas ofte tie tiom forta, ke la veterdisfalo de la deklivoj kaj ties fortransporto ne povas sekvi ĝin. La rokvandoj de la ravinoj fomiĝas preskaŭ vertikalaj kaj nur tiom larĝaj kiel la riverlarĝo.

Formiĝo

ekzemplo Kirnitzsch-valo: la akvejo okupas la la kompletan valfundon. Fariĝis mallarĝa V-valo
ekzemplo Kirnitzsch-valo: la larĝa valfundo kaj akraj deklivoj estas la karakterizaĵo de larĝa V-valo

Larĝaj V-valoj havas nur malgrandan profundon pro la malgranda erozio en la profundo kaj malgranda flanka erozio.

glitparaŝutistoj uzas la deklivvento, kiu estas en V-valoj kaj en U-valoj dum konvena vetero (apud Fiesch, Wallis, Svisio).
tipaj V-valoj kiel la valo Bodetal en la Harco apenaŭ troviĝas en Mezeŭropo.
la vivejo ‚montara rivereto’ estas malgraŭ la dekliveco firme ligita al la maro (valo apud Bardou, Hérault, Francujo).
la vilaĝo Surrein en la svisa distrikto Surselva
fruktarba herbejo ĉe la deklivo de V-valo (apud Löwenburg, Siebengebirge, Germanujo).
valbaraĵo en V-valo (Sengbachtalsperre).
horizontala akvomuelejo en Kreto: ekzemplo por ekstrema redukto de la dekliveco de rivero
la stacio Glashütte 1927 post altakvo en la orienta Ercmontaro 1927
transpontigado de valo kun per moderna fervoja linio (SFS Köln–Frankfurt trans la rivero Lahn)
sekurigado de rivero malhelpas naturan erozion (Roda apud Stadtroda)

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Frank Ahnert:Einführung in die Geomorphologie. UTB.2003.(ISBN 3-8252-8103-5)
  • Matthias Kuhle: Glazialgeomorphologie. Wiss. Buchges. Darmstadt. 1991.(ISBN 3-534-06892-0)
  • Hartmut Leser: Geomorphologie.Westermann.Braunschweig.1998.(ISBN 3-141-60294-8)
  • Herbert Wilhelmy:Geomorphologie in Stichworten II. Exogene Morphodynamik.Borntraeger.Berlin.2002. (ISBN 3-443-03113-7)


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.